Kebili
Kebili | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipality of Tunisia (en) ![]() ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4200 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 163 257 () [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 42′ N, 8° 58′ O (mapo)33.7058.965Koordinatoj: 33° 42′ N, 8° 58′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kebili (arabe ڨبلي, Gibillī) estas urbo en suda Tunizio kun 28 081 loĝantoj (aktuale en 2014).
La ĉefurbo de la samnoma gubernio situas inter la urboj Douz, 27 km en la sudo, Tozeur, 80 km en la okcidento kaj Gabès, 107 km en la oriento. La urbo ankaŭ situas inter du salaj lagoj, oriente de la Chott el Djerid kaj sude de la Chott el Fedjadj, preskaŭ sur duoninsulo.
Kebili estas unu el la plej malnovaj oazoj en Tunizio kaj Nordafriko kun proksimume 100,000 daktilpalmoj. Krom araboj kaj berberoj loĝas en la urbo multaj nigruloj. Kebili antaŭe estis centro de la sklavkomerco al Eŭropo, kiu pasis tra la haveno de Gabès [1].
La 7-an de julio 1931, temperaturo de 55 °C estis mezurita en Kebili, kiu restas la varmecrekordo por Afriko ĝis hodiaŭ.
Galerio
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Eyewitness, D. K.. (2016-06-01) DK Eyewitness Tunisia (angle). Dorling Kindersley Limited. ISBN 978-0-241-24915-4.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- LexicorientArkivigite je 2020-08-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Kebili Gvidilo
- Kolekto de fotoj