Kebnekaise

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kebnekaise / Giebnegáisi
Kebnekaise view from Tuolpagorni.jpg
Alteco 2 097 m
Situo Svedio
Montaro Skandinava Montaro
Geografia situo 67° 54′ N, 18° 32′ O (mapo)67.90444418.528333Koordinatoj: 67° 54′ N, 18° 32′ O (mapo) f4
Situo de Kebnekaise / Giebnegáisi
Kebnekaise / Giebnegáisi
Information icon.svg
vdr

La monto Kebnekaise (jen svedigita formo de la origine samea nomo GiebnegáisiGiebmegáisi, en Esperanto "kaldrona kresto") estas la plej alta monto de Svedio je alteco de 2097 metroj super la marnivelo (norda pinto, konsistanta el roko). La glacikovrita suda pinto kutimis esti pli alta ol la norda pinto; ĝi estis mezurita ekde 1880. En 2018, pro mondvarmiĝo kaj la rezulta glaĉera fandado, ĝi unuafoje estis pli malalta ol la norda pinto.

La monto estas la centro kaj plej alta punkto de la samnoma montmasivo Kebnekaise en la norda parto de la Skandinava Montaro. La monto kaj la ĉirkaŭa masivo situas en Laponio, proksimume 150 kilometrojn norde de la Arkta Cirklo kaj proksimume 70 km okcidente de la urbo Kiruna.