Kebra Nagast

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La reĝino de Ŝeba en sia vojaĝo de Etiopio al Israelo.

Kebra Nagast, Libro de la Gloro de la Reĝoj de Etiopio, estas kroniko kiu pretendas esti historia, pri la reĝoj de Etiopio, kiu image reiras ĝis Meneliko la 1-a, filo de la reĝo Salomono kaj la reĝino de Ŝeba, kaj enhavas serion de tradicioj pri la etiopia monarkio.

Verkita en la geeza lingvo, ĝi estas konsiderata de la etiopaj kristanoj kaj la rastafarianismo kiel la vera historio de la origino de la salomona dinastio, samkiel la konvertiĝo de Etiopio al kristanismo. La plejmulto el la fakuloj tamen opinias ke temas pri kompilado ĉirkaŭ la jaro 1300 pri pli fruaj tradicioj.

Ĝi ne nur enhavas la historion pri kiel la reĝino de Ŝeba konatiĝis kun Salomono, kaj pri kiel la Kesto de Interligo atingis Etiopion kun Menelik la 1-a, sed ankaŭ ĝi rakontas la kristanigon de la etiopoj, el la antaŭa adorado de la suno, la luno kaj la steloj ĝis la adorado al la Dio de Izraelo.

Ekde la unuaj ekspedicioj portugalaj al Etiopio (15a kaj 16a jarcentoj), la libro estis konata en Eŭropo, kaj tradukiĝis en la precipaj eŭropaj lingvoj.