Kedorlaomer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kedorlaomer
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Genezo 14
Informoj
Sekso vira
vdr

Ĥedorlaomer, literumita ankaŭ Kedorlaomer (en hebrea כְּדָרְלָעֹמֶר Kədarla'ōmer, Keḏārelā'ōmer, antikve: Keḏārelāġōmer), estas reĝo de Elam en Genezo 14.[1] Genezo portretas lin kiel aliancano de tri aliaj reĝoj,[2] kampanjante kontraŭ kvin kanaanaj urboŝtatoj reage al ribelo en la tagoj de Abraham.

Biblia rakonto pri Abraham[redakti | redakti fonton]

Dum la ribelo de la urboj de la rivero Jordano kontraŭ Elam,[3] la nevo de Abram, nome Lot, estis kaptita prizonulo kun sia tuta posedaĵo fare de la armeo de Elamanoj. Tiu venis kolekti la militrabadon, post esti venkinta super la armeoj de la reĝo de Sodomo.[4] Lot kaj lia familio tiam estis setliĝintaj en la ĉirkaŭo de la regno Sodomo kio faris ilin tro videbla celo.[5]

Iu fuĝinto venis kaj informis al Abram pri tio kio okazis. Kiam Abram ricevis tiujn novaĵojn, li tuj arigis 318 trejnitajn servistojn. La armeo de Abram iris norden persekuti la Elamidan armeon, kiu estis jam elĉerpita pro la Batalo de Siddim. Kiam ili kaptis ilin ĉe la urbo Dan, Abram planis batalplanon disigante sian grupon en pli ol unu unuo, kaj lanĉis noktan atakon. Ne nur ili kapablis liberigi la kaptitojn, sed la unuo de Abram persekutis kaj mortigis la reĝon Elaman Kedorlaomer ĉe Hobah, ĝuste norde de Damasko. Ili liberigis Lot, same kiel liajn personaron kaj posedaron, kaj rekuperis ĉiujn el la havaĵoj el Sodomo kiujn ili estis kaptintaj.[6]

Post la reveno de Abram, la reĝo de Sodomo venis kunsidi kun li en la Valo de Ŝaveh, nome la "valo de la reĝo". Ankaŭ, Melkicedek reĝo de Salem (Jerusalemo), Moŝta Pastro de Dio, portis panon kaj vinon kaj benis Abram-on kaj Dion. Abram tiam donis al Melkicedek unu dekonon de ĉio. La reĝo de Sodomo tiam proponis al Abram teni la posedojn se li nuu deziris revenigi sian popolon. Abram malakceptis ajnan pakton kun la reĝo de Sodomo, nur pri tio ke ili havu la parton apartenantan al liaj aliancanoj.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Genezo 14:1.
  2. Knanishu, Joseph (1899), About Persia and its People, Lutheran Augustana book concern, printers, p. 228, https://books.google.com/books?id=AXFNAAAAYAAJ, retrieved 2012-12-21 
  3. Genezo 14:1–9
  4. Genezo 14:8–12
  5. Genezo 13:12
  6. Genezo 14:13–16
  7. Genezo 14:17–24