Kelemen Mikes (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelemen Mikes
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1690 (1690-08-01)
en Zăbala
Morto 2-an de oktobro 1761 (1761-10-02) (71-jaraĝa)
en Tekirdağ
Lingvoj hungarafranca vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto vd
Laborkampo literaturo • translation from French vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

MIKES Kelemen (mikeŝ) estis hungara verkisto naskiĝinta aŭguston 1690 en komunumo Zagon, tiam en Hungario kaj mortinta la 2-an de oktobro 1761 en Rodosto, Turkio.

busto de Kelemen Mikes

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kelemen Mikes lernis en la jezuita kolegio de Koloĵvaro. De 1707 li fariĝis paĝio en la kortego de Ferenc Rákóczi la 2-a, landestro de Transilvanio. Post 1711 li elmigris kune kun la reginto en Pollandon, Francion kaj en 1717 en Turkion, kie de 1720 ili vivis en Rodosto (Tekirdağ). Post la morto de Rákóczi li deziris hejmenveni, sed Maria Tereza ne aprobis tiun. Li mortis je pesto. Lia ĉefverko, Törökországi levelek (Leteroj el Turkio), enhavas 207 fiktivan leteron verkitan inter 1717 kaj 1758 pri la ĉiutaga vivo de la elmigrintoj. Tiu verko krom ĝia elstara literatura valoro havas ankaŭ dokomentan valoron. Ĝia unua eldono aperis en 1794 en Vieno. Li tradukis religiajn, pedagogiajn kaj literaturajn verkojn el franca lingvo.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lajos Hopp: Mikes és világa (trad. Mikes kaj sia mondo). 1973.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.