Keloj de Malnova Urbo (Prago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Keloj de Malnova Urbo praga)

Keloj de Malnova Urbo praga troviĝas en Prago 1-Malnova Urbo.

Prago proponas abundan riĉecon de keloj kaj multaj el ili en aspekto de vendejoj, galerioj, vinejoj aŭ kluboj (sed eĉ necesejoj) estas alireblaj ankaŭ por publiko. Scivolema vizitanto ne faros eraron, se li vizitos kelojn en la ĉirkaŭaĵo de Malnovurba placo (en arkadoj de la placo, en stratoj Železná, Melantrichova, Husova, Jilská, Celetná) aŭ kelojn en Nerudova-strato (precipe domon nomata Ĉe kelo Sanktjohana). Vera praga rimarkindaĵo estas en Malnova Urbo praga restaĵoj de romanaj loĝdomoj, kiuj konserviĝis en hodiaŭaj keloj. Per kvanto kaj kvalito superos ilin norde de Alpoj eble nur similaj konstruaĵoj en Regensburgo.

La romanaj keloj, kies restaĵoj konserviĝis, estis konstruitaj proksimume en la jaroj 11501240 kiel parte enprofundigitaj duonsubteretaĝoj de tiamaj loĝdomoj aŭ veraj palacoj. En la 12-a jarcento ili estiĝadis precipe kiel ĉefaj konstruaĵoj de pli grandaj romanaj kortegoj, al kiuj ofte apartenis ankaŭ romanaj preĝejoj. La konstruaĵoj el la 1-a duono de la 13-a jarcento estis koncentritaj plejparte en la ĉirkaŭaĵo de Malnovurba placo kaj tio estis jam paradaj urbanaj domoj, ĉirkaŭ kiuj stabiliĝis la hodiaŭa strat-reto. Plimulte ili havis du aŭ eĉ tri etaĝojn. Dum pli malfruaj surŝutadoj de la stratoj, por ke la stratoj ne estu tiel ofte inundigataj de Vultavo, estis pluraj teretaĝoj de ŝtonaj domoj sepultitaj sub surŝutaĵoj kaj hodiaŭ ili kreas kelojn, ofte eĉ ekster bazplano de pli novaj domoj.

Palaco de sinjoroj el Kunštát estas plej bone konservita ekzemplo de praga subburgeja palaco. Ankoraŭ komence de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento estis ties romana kelo apartigita en ordinarajn tenejetojn por ligno kaj karbo. Post renovigo ĝi estis alirebligita por publiko. Ĝi konsistas el tri spacoj – ĉefa ĉambrego kun duopo de kolonoj kaj simetraj flankaj ĉambroj, volbigitaj al la meza piliero kaj enhavanta torsojn de unikaj fajrujoj. Restaĵoj de la romana palaco estas videblaj eĉ en la hodiaŭa teretaĝo. La teretaĝo estas hodiaŭ galerio kaj en korto eblas agrable sidi ĉe bonaj refreŝigaĵoj.

Romana kelo sub nova urbodomo en angulo de Platnéřská kaj Kaprova-stratoj konserviĝis kiel unusola parto de malfeliĉe detruita tn. Anĝela kolegio, kie ankoraŭ komence de la 20-a jarcento estis konservintaj tri romanaj etaĝoj. Hodiaŭ oni ĉi tie ekspozicias.

Romana kelo sub domo en Husova-strato 19-21 estas plua interesa romana keletaĝo, konservinta en subterejo de Ĉeĥa muzeo de belartoj en angulo de Karlova kaj Husova-stratoj. Ankaŭ tiujn ĉi spacojn eblas viziti enkadre de ĉi tie okazantaj ekspozicioj.

Keloj de Malnovurba urbodomo estas devene keloj de kelkaj antaŭe memstaraj domoj. Romana ĉambrego kaj komplika sistemo de plejparte gotikaj spacoj kun riĉa historio kreas ilin (ĉi tie estis malliberigata ekz. Jan Želivský). Konsisto de la ampleksa subtera sistemo estas ankaŭ masonitaj gotikaj putoj. En tre efika spaco estas hodiaŭ longtempe instalita ekspozicio Praga mystica, per originalaj formoj proksimiganta prahistorion kaj historion de la ĉefurbo, propre ekde trilobitoj ĝis la tempo de Rudolfo.

Pluaj rimarkindaj keloj kun romanaj, gotikaj, renesancaj kaj barokaj elementoj estis malfermitaj por ekspoziciaj kaj restoraciaj celoj.

Keloj de domo de Rott en Malgranda placo estas konstrua raraĵo. Sub romana enprofundigita spaco el komenco de la 13-a jarcento, volbigita al duopo de pilieroj, estis nome en la 14-a jarcento ankoraŭ profundigita gotika kelo. Ambaŭ estis poste kunigitaj per aperturoj por suprentirado de varo. Hodiaŭ ili estas konsisto de restoracio.

Subterejon de Karolina kreas vere profunda kelaro kun minimuma kvanto de surŝutigaj aperturoj aŭ aperturoj por aerumado. Oni tradicias, ke tiuj ĉi spacoj estis foje kunigitaj kun ĉiesulinejo en Kamzíkova-strato kaj abunde uzataj dum policaj traserĉoj kiel eskapvojoj.

Ĉiujare estas en la centro de Prago alirebligataj novaj, ofte mirigaj subteraj spacoj.

En la ĉirkaŭaĵo troviĝas Malnovurba urbodomo kaj multaj pluaj memorigaĵoj en la centro de Prago, ekz. Praga historia kanalizo, Praga burgo, Kripto en la templo de sanktaj Kirilo kaj Metodo, Galerio de Rudolfo, Vyšehrad, Kazematoj en Vyšehrad kaj pluaj.