Keltinmäki
Keltinmäki | ||
---|---|---|
district of Jyväskylä [+] | ||
Lando | Finnlando | |
Provinco | Meza Finnlando | |
Urbo | Jyväskylä | |
Koordinatoj | 62° 14′ N, 25° 41′ O (mapo)62.22972222222225.681111111111Koordinatoj: 62° 14′ N, 25° 41′ O (mapo) | |
Loĝantaro | 4 303 | |
Numero de kvartalo | 23 | |
Areoj | Keltinkeskus, Myllyjärvi, Mäyrämäki, Mustalampi, Ylä-Myllyjärvi, Ylä-Mäyrämäki | |
Keltinmäki | ||
Vikimedia Komunejo: Keltinmäki [+] | ||
Keltinmäki estas urboparto en okcidenta Jyväskylä. Ĝi inkludas areojn Keltinkeskus, Myllyjärvi, Mäyrämäki, Mustalampi, Ylä-Myllyjärvi kaj Ylä-Mäyrämäki. La servoj estas plejparte en Keltinkeskus. Tie estas ekzemple biblioteko, manĝo-butiko, tondistejo, infana taghejmo, lernejo kaj luterana kirko. Keltinkeskus estas konstruita plejparte en la 1970-aj jaroj. Myllyjärvi estas multflanka areo, kie estas apartamentaj konstruaĵoj, envicaj domoj kaj unufamiliaj domoj. Mustalampi estas areo, kie estas unufamiliaj domoj plejparte el la 2000-aj jaroj. Loĝareo Mäyrämäki estis konstruita plejparte en la 1980-aj jaroj kaj inkludas envicajn domojn kaj unufamiliajn domojn.
Lagetoj en Keltinmäki estas almenaŭ lagetoj Myllyjärvi, Mustalampi kaj Kotalampi. En Keltinkeskus estas la plej granda sportparko de Jyväskylä kaj hundoparko.