Saltu al enhavo

Kem (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri rivero fluanta orienten en Blankan Maron. Por samnoma urbo rigardu la paĝon Kemj (urbo). Por proksima kaj similnoma rivero fluanta suden an Botnian golfon legu la artikolon Kemi (rivero).
Kem
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Kem (ruse "Кемь", finne "Kemi") estas rivero fluanta plejparte orienten en la Blankan Maron en la norda parto de la Respubliko Karelio, Rusio.

Kem estas 191 kilometrojn longa kaj proksimume 200–400 metrojn larĝa en siaj pli malaltaj partoj. La rivero havas mezan profundon de 1,5–2,5 metroj. La akvokolekta areo de Kem kovras 27 700 kvadratajn kilometrojn. Kelkaj el la supraj akvoj estas sur la finna flanko en Kuusamo en Koillismaa.