Kemi-rivero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 15:12, 10 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kemi-rivero ĉe Muurola, 30 km el Rovaniemi

Kemijoki estas la plej longa rivero de Finnlando. Ĝia longo estas 550 km. Ĝi fluas el Kemijärvi (lago) tra urboj Kemijärvi kaj Rovaniemi kaj atingas la Botnian golfon ĉe Kemi.

La unua elektrejo estis konstruita en Kemi-rivero en 1946 kaj nuntempe ekzistas 15 elektrejoj. Ili produktis en jaro 2003 entute 4,3 TWh, kio estas ĉ. 34.5% el tuta akvoenergia produktado de Finnlando.