Kemiaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvo kaj vaporo estas du formoj de la sama kemiaĵo

Kemiaĵo estas materio kun konata kemia enhavo. Ĝi estas la ideo ke puraj substancoj devas havi samajn proporciojn de la atomoj kaj molekuloj kiuj formas ilin per kemiligoj, laŭ la leĝo de konstanta enhavo.

Komuna ekzemplo de kemiaĵo estas pura akvo; ĝi havas la sama rilato de hidrogeno al oksigeno se oni izolas ĝin de rivero aŭ fabrikas ĝin en scienca esplorejo. Pura kemiaĵo ne povas dividiĝi en aliaj substancoj iel ajn krom per kemia reakcio. Ili malofte troviĝas nature. Ekzemploj de kemiaĵoj estas diamanto, oro, salo (natria klorido), aŭ sukero (sakarozo). Ĝenerale, kemiaĵoj ekzistas kiel solidoj, likvoj, aŭ gasoj kaj povas ŝanĝiĝi inter tiuj ĉi pro temperatura aŭ prema ŝanĝiĝo.