Kenan Evren
Kenan Evren | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Kenan Evren | |||||
Naskonomo | Ahmet Kenan Evren | ||||
Naskiĝo | 17-an de julio 1917 en Kula | ||||
Morto | 9-an de majo 2015 (97-jaraĝa) en Ankaro | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Organ dysfunction (en) ![]() ![]() | ||||
Tombo | Turkish State Cemetery (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | turka • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Turkio ![]() | ||||
Alma mater | Maltepe Military High School (en) ![]() Army War Institute (en) ![]() Turkia Artileria kaj Raketa Lernejo Turkia Armea Lernejo Balıkesir Lisesi (en) ![]() ![]() | ||||
Partio | senpartia ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Sekine EVREN (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto militisto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ahmet Kenan EVREN (naskiĝis la 17-an de julio 1917 en Alaşehir - mortis la 9-an de majo 2015 en Ankaro) estis turka generalo kaj ŝtatestro, la 7-a Prezidanto de la Turka Respubliko de la 12-an de septembro 1980 ĝis la 9-a de novembro 1989. Li enoficiĝis, post ekkaptado de la potenco en puĉo, la militista puĉo je 1980. Baldaŭ antaŭ lia morto, li estis kondamnita al ĝismorta malliberigo en 2014 pro sia ĉefa rolo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Evren eniris la Turkan Armeon en 1936. Post funkciado kiel artilerioficiro, li iĝis staboficiro en 1949, kaj li poste tenis kelkajn malsamajn postenojn hejme kaj eksterlande. Li iĝis Ĉefo de la turka Ĉefa stabo en 1978.
Kiam la turkaj generaloj senpotencigis la registaron en 1980, Evren iĝis ŝtatestro kiel ĉefo de la "nacia sekureckonsilio" de Turkio [1][2]. En 1982 li ankaŭ formale prenis la titolon de Prezidanto post referendumo pri nova konstitucio [3]. Lige kun la puĉo, 50 homoj estis ekzekutitaj kaj duonmiliono arestitaj, centoj da kiuj mortis en malliberejo. Tio igis turkajn prokurorojn alporti akuzoj kontraŭ la tiama 95-jaraĝa Evren en 2012 [4]. Li estis kondamnita al ĝismorta puno en junio 2014 [5].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oran, Baskın. (1989) Kenan Evren'in yazılmamış anıları (turke). Bilgi Yayınevi. ISBN 975-494-095-9. “Şimdi ben, bunu yakaladıktan sonra mahkemeye vereceğim ve ondan sonra da idam etmeyeceğim, ömür boyu ona bakacağım. Bu vatan için kanını akıtan bu Mehmetçiklere silah çeken o haini ben senelerce besleyeceğim. Buna siz razı olur musunuz?”. (3 October 1984 speech at Muş)
- ↑ Evren, bu zalimliği yaptı mı? (turke) (5 December 2015). Alirita 2020-12-13 .
- ↑ Güçlü, Abbas, "61 Anayasası Türkiye'ye büyük geldi", Milliyet, 25 September 2003. (turke)
- ↑ BBC News Turkish ex-president Kenan Evren faces coup charge, 10 January 2012.
- ↑ "Kenan Evren ve Tahsin Şahinkaya hakkındaki dosya 6 aydır Yargıtay'a gönderilmedi", Hürriyet, 24 Nov 2014.