Kenelm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kenelm
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 785 (0785-11-30)
Morto 1-an de januaro 821 (0821-01-01) (35-jaraĝa)
en Clent Hills
Etno Engloj vd
Ŝtataneco Mercia vd
Familio
Patro Coenwulf vd
Patrino Ælfthryth of Mercia vd
Gefratoj Cwenthryth vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kenelm (aŭ Cynehelm) estis anglosaksa sanktulo kiu apartenis al la reĝa familio de Mercia, Anglio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Coenwulf, reĝo de Mercia. En letero de 798 sendita de la papo al Coenwulf, estas mencio de Kenelm kiel 12-jara knabo kaj reĝo. Verŝajne li estis oficiale kunreĝo de Mercia kune kun sia patro. Lia nomo aperis en ĉartoj de 799 al 810, eble lia mortjaro.

Legendo[redakti | redakti fonton]

La legendo de Kenelm tute malsamas. La plej frua versio aperis en manuskripto de la 12-a jarcento en la abatejo de Winchcombe, Gloucestershire, en kiu estis dirate ke ĝi devenas de informo de Wilfin, monaĥo de Worcester.

Laŭ la legendo, Coenwulf mortis en 819 (fakte, la jaro estis 821), postlasante du filinojn, Quendryda kaj Burgenhilda, kaj sepjaran filon, Kenelm. Quendryda kredis ke, se Kenelm estus mortigita, ŝi altroniĝus. Ĉi persvadis sian amanton, Askobert (kiu instruis Kenelm), murdi lin dum ĉasado. Tuj antaŭ la murdo, Kenelm ŝovis sian bastonon en la teron: ĝi tuj ekfloris, kaj poste iĝis granda frakseno. Dum Kenelm kantis la Te Deum, Askobert fortranĉis lian kapon, kaj poste entombigis lin kie li falis.

La animo de Kenelm alprenis la formon de kolombo kaj flugis al la papo, portante volvpaperon kiun ĝi lasis tuj apud ties piedoj. Sur la papero estis skribite, "Malalte sub dorno en herbejo de bovinoj, senkapigite kuŝas le reĝ-devena Kenelm." La papo skribis al la ĉefepiskopo de Canterbury kiu komandis monaĥojn de Winchcome serĉi la kadavron. Dum la serĉantoj marŝis ili vidis kolonon de lumo super vepro en Worcestershire: sube kuŝis la restaĵoj de Kenelm. Kiam ili levis la kadavron, rojo ekfluis: ĉiu ajn trinkis ĝiajn akvojn kaj ĝuis bonan sanon. Ili estis portantaj la korpon al Winchcombe kiam ili renkontis armatajn virojn el la abatejo de Worcester kiu deziris forpreni ĝin. Estis decidate ke tiuj kiuj unue vekiĝus la sekvantan matenon rajtus havi la korpon: la monaĥoj de Winchcombe vekiĝis antaŭ tiuj de Worcester, sed ili estis persekvataj de la grupo el Worcester. Tamen kiam, proksime al Winchcombe, ili frapis la teron per bastonoj, akvofonto ekfluis: trinkinte la akvon, ili refortiĝis kaj atingis sian abatejon. Tie la sonoriloj sonis sen homa helpo.

Quendryda demandis kial ŝi aŭdis sonorilojn, kaj oni rilatis kiel la restaĵoj de ŝia frato estis portitaj en la abatejon. "Se tio veras," diris ŝi, "ambaŭ miaj okuloj falu sur ĉi tiun libron" (kiu estis psalmaro), kaj tio ja okazis. Post nelonge ŝi kaj Askobert mizere mortis, kaj oni ĵetis la kadavrojn en fosaĵon.

La legendo preskaŭ tute malveras. Fakte Quendryda eniris monaĥinejon post la morto de sia patro kaj iĝis abatino ĉe Thanet, Kent. Malgraŭ tio, la legendo tre popularis dum la mezepoko.