Kenjo
Republic of Kenya Jamhuri ya Kenya | |
Kenjo | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Ee Mungu Nguvu Yetu Ho Dio de tuta kreaĵaro | |
Nacia devizo: Harambee Kunlaboru | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Najrobio, 1° 16′ S 36° 48′ O / 1.267 °S, 36.800 °O (mapo) |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla, svahila |
Ĉefa(j) lingvo(j) | angla lingvo, Swahili, Kalenjin, Taita, Rendille, Marachi, Naandi, Kambaa lingvo, Waata, Borana, Orma, Terik, Dholuo, Samia, Tugen, Nyole, Pokomo, Sabaot, Singa, Ilwana, kenja signolingvo, Khayo, Chonyi, Luidakho-Luisukha-Lutirichi, Kuria, Digo, Taveta, Dahalo, Logooli, Aweer, Samburu, Embu, El Molo, Daasanach, Markweta, Keiyo, Masaja lingvo, Luhia, Pökoot, Omotik, Turkana, Meru, Kipsigis, Ogiek, somala lingvo, Bukusu, Teso, Kikuja lingvo, Gusii, Yaaku, Giryama, Chuka, Sagalla, Tharaka, Mwimbi-Muthambi, East Nyala, Olumarama, Olutsotso, Oluwanga, Olushisa, Lutachoni, Lukabaras, Kiduruma |
Plej ofta(j) religio(j) | Kristianismo, Islamo, Animismo |
Areo % de akvo |
580 367 km² ? |
Loĝantaro | 44 354 000 (2013) |
Loĝdenso | 67,2 loĝ./km² |
Vivolongo | 55 |
Horzono | +3 |
Interreta domajno | ke |
Landokodo | KEN, KE |
Telefona kodo | 254 |
Plej alta punkto | Monto Kenja |
Plej malalta punkto | Hinda Oceano |
Politiko | |
Politika sistemo | respubliko |
Ŝtatestro | Uhuru Kenyatta |
Ĉefministro | |
Nacia tago | 12-a de decembro |
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando | 12-a de decembro 1963 |
Ekonomio | |
Valuto | Kenja ŝilingo (KES) |
MEP | laŭ 2012 |
– suma | $ 41 117 Mio. |
– pokapa | $ 976 |
Kenjo (angle kaj svahile Kenya) estas lando en Orienta Afriko.
Historio[redakti | redakti fonton]

La Kolonio kaj Protektorato de Kenjo estis parto de la Brita Imperio en Afriko el 1920 ĝis 1963. Ĝi establiĝis kiam la iama Orientafrika Protektorato estis transformita en Kronkolonio en 1920. Teknike la "Kolonio Kenjo" referencata al la internaj teritorioj, dum 16 km (10 mi) marborda strio (teorie luita el la Sultano de Zanzibaro) estia la "Protektorato Kenjo" sed ambaŭ teroj estis kontrolitaj kiel unusola administracia unuo. La kolonio finiĝis en 1963 kiam nigra majoritata registaro estis elektita por la unua fojo kaj finfine deklaris sendependecon kiel Kenjo.
Jomo Kenyatta (prononco ĵomo kenjata, naskiĝis ĉ. 1894, mortis la 22-an de aŭgusto 1978) estis la unua ĉefministro (1963–64) kaj prezidento (1964–78) de Kenjo. Li estas konsiderata la patro de la kenja nacio.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Tana estas la plej granda rivero de Kenjo. Pri ĝia longo estas diversaj indikoj inter 700 kaj 1000 kilometroj - tion kaŭzas la fakto, ke ĝia komenciĝo en la teritorio de la tutjare neĝokovrita Monto Kenja ne klare fikseblas.
La Viktoria Lago (iam lago Ukereve, Nam Lolwe en luoa; "Nalubaale" en ganda; Nyanza in ruanda kaj en kelkaj bantuaj lingvoj[1]) estas lago en orienta Afriko inter Kenjo, Tanzanio kaj Ugando, nome unu el la Afrikaj Grandaj Lagoj. Post Majanji finas la teritorio de Ugando kaj ekas tiu de Kenjo, fakte kie venas la enfluo de la rivero Nzoia. Iomete pli sude estas longa kaj larĝa golfo Winam ĉe kies buŝo estas kelkaj insuloj inter kiuj la Insulo Rusinga. Norde de la golfo estas la urbo Kisumu kaj sude la urbo Kisii.
Lago Nakuru estas unu el la lagoj el la Rifta Valo kun alto de 1754 m super marnivelo. Ĝi kuŝas sude de Nakuru, en la Rifta valo de Kenjo kaj estas protektata kiel Nacia Parko Lago Nakuru.
Administra divido[redakti | redakti fonton]
Kenjo dividiĝas al sep provincoj:
- Centra
- Marborda
- Nordorienta
- Nyanza ("Laga", aludatas la Viktoria lago)
- Okcidenta
- Orienta
- Rifta Valo
Aparte kalkuliĝas la ĉefurba distrikto Najrobio.
Demografio[redakti | redakti fonton]
Masaja lingvo estas grupo de lingvoj aŭ dialektoj el la Nilota lingvaro parolata en la sudo de Kenjo kaj la nordo de Tanzanio fare de la masajoj, kiuj estas ĉirkaŭ 900 mil individuoj.
Urboj[redakti | redakti fonton]
Mombasa (aŭ en esperantigita formo Mombaso) estas la plej granda haveno kaj dua (laŭ loĝantaro) urbo de Kenjo, kun proksimume 900.000 loĝantoj. Aliaj urboj estas la jenaj:
Politiko[redakti | redakti fonton]
Kenjo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.
Transporto[redakti | redakti fonton]
La Uganda Fervojo estas fervoja linio en Ugando kaj Kenjo, kiu ligas la haven-urbon Mombasa ĉe la Hinda Oceano al Kampalo en Ugando. Ĝi longas 940 km. Gravaj stacioj estas Najrobio, Nakuru, Kisumu kaj Jinja.
Medicino[redakti | redakti fonton]
Kenjo okupas la unuan lokon inter afrikaj landoj laŭ efektiveco de la batalado kontraŭ Aidoso. Se komence de 1990-aj jaroj infektitaj estis 10 % da kenjanoj, do en 2009 ĉi tiu indico egalas nur 6 %. En oktobro 2009 aŭtoritatuloj deklaris pri la intenco fari en junio 2010 nombradon de gejoj por pli bone defendi ilin je Aidoso. Samtempe pridemandotoj estos esplorataj per HIV-testoj kaj provizataj per informoj pri sekura seksa praktiko.[2]
Kulturo[redakti | redakti fonton]
Grace Ogot estis kenja verkisto, flegisto, ĵurnalisto, politikisto kaj diplomato. Ŝi estas kun Charity Waciuma la unua anglalingva kenja verkistino kies verkoj estis publikigitaj.
Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]
Kenja Esperanto-Asocio (vidu UEA sub Eksteraj ligiloj)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
(eo) Informoj pri Kenjo en la vikio de UEA
(eo) Bazaj informoj pri la Kenja Esperanto-Asocio en la retejo de UEA
(fr) Lingvaj situacio kaj leĝoj en Kenjo
Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ The Victoria Nyanza. The Land, the Races and their Customs, with Specimens of Some of the Dialects. World Digital Library. Alirita 18-a de februaro 2013.
- ↑ Kenjo lanĉos nombradon de samseksemuloj esperante
|
|