Kenjucuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kenjucuo (剣術?) estas ĝenerala termino por ĉiuj (koryū) skoloj de Japana glavarto, partikulare por tiuj kiuj okazis antaŭ la Reformo Mejĝi. La modernaj stiloj kendo kaj iaido kiuj estis establitaj en la 20a jarcento inkludas ankaŭ modernan formon de kenjucuo en sia praktikaro.[1] Kenjucuo, kiu originiĝis kun la klaso de samurajo de feŭda Japanio,[2] signifas "la metodo, aŭ tekniko, de glavo." Tio malas al kendo, kio signifas "la glavmanieron".[3]

La precizaj aktivaĵoj kaj konvencioj entreprenitaj dum la praktikado de kenjucu varias el skolo al skolo, kaj la vorto skolo ĉi tie referencas al la praktiko, metodoj, etiko, kaj metafiziko de difinita tradicio, kvankam ofte inkludas praktikon de batalkampaj teknikoj sen oponanto kaj teknikoj kie du praktikantoj ludas kata (pere de tutkontaktaj frapoj al la korpo laŭ kelkaj stiloj kaj sen korpokontaktaj frapoj permesitaj al aliaj).[4] Historie, skoloj aligis trejnadon laŭ variaj kondiĉoj, el uzado de solidlignaj glavoj bokutō al uzado de bambuaj glavoj (ŝinai) kaj armaĵo (bōgu).[3] En modernaj tempoj la trejnado en Japanaj luktartoj estas asociata ĉefe kun kendo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Classical Warrior Traditions of Japan - 3-voluma serio de Diane Skoss (Koryu Books):

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]