Kenneth Anger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kenneth Anger
Persona informo
Naskonomo Kenneth Wilbur Anglemyer
Aliaj nomoj Kenneth Anger
Naskiĝo 3-an de februaro 1927 (1927-02-03)
en Santa Monica
Morto 11-an de majo 2023 (2023-05-11) (96-jaraĝa)
en Yucca Valley
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristofilmproduktorofilmmuntistoverkisto • reĝisoro • kinisto • dokumenta verkisto • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.kennethanger.org/
vdr

Kenneth ANGER (naskita Kenneth Wilbur Anglemyer; naskiĝis la  3-an de februaro 1927(nun 1927-02-03) - mortis la 11-an de majo 2023) estis usona subgrunda eksperimenta filmisto, aktoro, kaj verkisto.

Laborante ekskluzive en mallongaj filmoj, li produktis preskaŭ kvardek verkojn ekde 1937, naŭ el kiuj estis grupigitaj kune kiel la "Magick Lantern Cycle" (Ciklo de la Magia Lanterno) kaj formas la bazon de la reputacio de Anger kiel unu el la plej influemaj, sendependaj filmistoj en kina historio.[1] Liaj filmoj diversmaniere kombinas superrealismon kun erotiko kaj la okulto, kaj estas priskribitaj kiel enhavantaj "elementojn de erotiko, dokumentario, psikodramo, kaj spektaklo".[2] Anger mem estis priskribita kiel "unu el la unuaj publike gejaj filmistoj en Usono kaj certe la unua kies laboro traktas samseksemecon per malkaŝita, mem-implikanta maniero" kaj "oni ne povas trotaksi lian rolon en videbligi gejan kulturon ene de usona kino (komerca aŭ alia)," kun pluraj filmoj estantaj aperigitaj antaŭ la laŭleĝigo de samseksemeco en Usono.[3] Li ankaŭ pritraktis okultajn temojn en multe da siaj filmoj, estante fascinita de la fifama angla okultisto Aleister Crowley kaj nuntempe estas adepto de la religio de Crowley, "Telemo".

Anger naskiĝis en mezklasa familio en Santa Monica, Kalifornio. Anger poste asertus ke li estis infanaktoro kiu aperis en la filmo A Midsummer Night's Dream (Somermeznokta sonĝo) (1935); la ekzakteco de ĉi tiu aserto estas disputata. Li ekfaris mallongajn filmojn kiam li havis dek jarojn, kaj kvankam lia unua filmo neniam akiris ajnan rekonon, lia erotika filmo Fireworks (Piroteknikoj) (1947) estis produktita jardekon poste. La polemika naturo de lia verko kondukis lin al proceso pro obsceneco, sed li estis senkulpigita. Amikeco kaj kunlabora interrilato baldaŭ komenciĝis kun seksoesploristo Alfred Kinsey. Post kiam li translokiĝis al Eŭropo, Anger produktis nombron da aliaj mallongaj filmoj inspiritaj de la artisma sceno sur la kontinento, kiel la filmoj Rabbit's Moon (Luno de Kuniklo) (aperinta en 1970) kaj Eaux d'Artifice (Artakvaĵoj) (1953).

Kiam li revenis al Usono en 1953, li komencis plurajn novajn projektojn, inkluzive de la filmoj Inauguration of the Pleasure Dome (Inaŭguro de la Plezura Kupolo) (1954), Scorpio Rising (Skorpio Leviĝanta) (1964), Kustom Kar Kommandos (1965) kaj la klaĉa libro Hollywood Babylon (Holivuda Babilono) (1965). Li renkontis plurajn rimarkindajn kontraŭkulturajn ulojn de la tempo, inkluzive de Tennessee Williams, Mick Jagger, Keith Richards, Jimmy Page, Marianne Faithfull kaj Anton LaVey. Anger inkluzivis ilin en postaj "Telemo"-temaj verkoj, Invocation of My Demon Brother (Alvoko de Mia Demona Frato) (1969) kaj Lucifer Leviĝanta (Lucifero Leviĝanta) (1972). Post la malsukceso post kiam li produktis Lucifer Rising, Anger forlasis filmofaradon en la fruaj 1980-aj jaroj kaj anstataŭe eldonis la libron Hollywood Babylon II (Holivuda Babilono II) (1982). Ĉe la tagiĝo de la 21a jarcento li denove revenis al filmofarado kaj produktis mallongajn filmojn por diversaj filmaj festoj kaj eventoj.

Anger priskribis la filmistojn Auguste kaj Louis Lumière, Georges Méliès kaj Maya Deren kiel influojn, kaj li estas citita kiel grava influo al lastaj filmistoj kiel Martin Scorsese, David Lynch[4] kaj John Waters.[5][6][7] Li ankaŭ estas priskribita kiel havanta "profundan efikon sur la laboro de multaj aliaj filmistoj kaj artistoj, kaj ankaŭ sur muzikvideo kiel arta formo uzanta revan sekvon, dancon, fantazion, kaj rakonton".[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hunter, 2002, p. 108.
  2. 2,0 2,1 The Kinsey Institute, Spotlight on the Collections: Filmmaker Kenneth Anger Arkivigite je 2006-03-10 per la retarkivo Wayback Machine 2004.
  3. Svede, Mark Allen (2002).
  4. Lachman, Gary.
  5. Landis, 1995, p. 24.
  6. LoBrutto, Vincent (2002).
  7. Landis, 1995, p. 195.