Saltu al enhavo

Kenneth Arrow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kenneth Arrow
Nobel-premiito
Persona informo
Kenneth Joseph Arrow
Naskonomo Kenneth Joseph Arrow
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1921 (1921-08-23)
en Nov-Jorko
Morto 21-an de februaro 2017 (2017-02-21) (95-jaraĝa)
en Palo Alto
Lingvoj angla vd
Loĝloko KalifornioNov-Jorko vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Urba Kolegio de Nov-Jorko
Universitato Kolumbio - ekonomiscienco (–1951)
Universitato Kolumbio - matematiko (–1941)
Liceo Townsend Harris
Urba Universitato de Nov-Jorko Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Anita Summers (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ekonomikisto
politikologo
verkisto
instruisto
statistikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo ekonomiscienco, economics and politics (en) Traduki kaj literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Harold Hotelling vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kenneth Joseph ARROW (la 23-an‏ de aŭgusto 1921 - la 21-an de februaro 2017 ) estis usona ekonomikisto kaj profesoro ĉe Universitato Stanford.

Arrow kunhavis la Nobel-premion pri ekonomiko kun John Hicks en 1972 pro iliaj kontribuoj al la teorio de ĝenerala ekvilibro kaj sociala ekonomiko. [1][2] Je 51 jaraĝa, li estis la plej juna ricevanto de la Nobel-premio pri ekonomiko. En 2004, li ricevis la Nacian Medalon de Scienco, la plej altan sciencan premion aljuĝitan de Usono, pro sia esplorado pri decidiĝo sub necerteco kaj sia esplorado pri riskopreno.

Kune kun Paul Samuelson, li estas konsiderata unu el la fondintoj de moderna (post- mondmilita) novklasika ekonomiko. Multaj el liaj iamaj studentoj mem gajnis Nobel-premiojn (Roger Myerson, Eric Maskin, John Harsanyi, and Michael Spence).

Kune kun Gerard Debreu (kiu gajnis la Nobel-premion pri ekonomiko en 1983), Arrow produktis la unuan pruvon pri la ekzisto de ekvilibra merkato surbaze de certaj restriktaj supozoj.

Eble liaj plej rimarkindaj kontribuoj estas en la kampo de la teorio de publika elekto, precipe la teoremo de neeblaĵo de Arrow ; kaj lia laboro pri ĝenerala ekvilibroanalizo. Li metis la fundamentojn por pluraj aliaj branĉoj de ekonomiko, inkluzive de la teorio de endogena kresko, sanekonomiko kaj informa ekonomiko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]