Kenneth E. Iverson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kenneth E. IVERSON (naskiĝis la 17-an de decembro 1920 en Camrose en Alberto; mortis la 19-an de oktobro 2004 en Toronto) estis kanada komputikisto; lia plej konata kontribuo estis la programlingvo APL.

En 1979 li ricevis la Turing-Premion pro siaj kontribuoj al la teorioj de matematika notacio kaj programlingvoj. Honore al li estis fondita "Premio Iverson".

Ŝablono:Ĝermo-biografio