Kenneth MacMillan
| Kenneth MacMillan | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de decembro 1929 en Dunfermline |
| Morto | 29-an de oktobro 1992 (62-jaraĝa) en Londono |
| Mortokialo | korinfarkto |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Alma mater | Great Yarmouth High School (en) Reĝa Baleta Lernejo |
| Memorigilo | |
| Familio | |
| Edz(in)o | Deborah MacMillan (en) |
| Okupo | |
| Okupo | koreografo baleta dancisto baleta majstro dancisto |
| TTT | |
| Retejo | http://kennethmacmillan.com/ |
Kenneth MacMillan (11-a de decembro 1929, Dunfermline - 29-a de oktobro 1992, Londono) estis brita koregrafo kaj dancisto.
Post studi en la lernejo de la Sadler's Wells Theatre, li dancis en kelkaj kompanioj de baleto el 1946. Lia unua koregrafio kaj verko estis Somnambulism de 1953, sekvite de Danses concertantes en 1955. Lia koregrafio de la baleto Romeo kaj Julieta, premierita de Margot Fonteyn kaj Rudolf Nurejev en 1965, atingis granda internacian atenton.
Li estis dancodirektoro de la Berlina Germanopero inter 1966 kaj 1969. En 1970 li estis nomumita direktoro de la Reĝa Baleto de Londono anstataŭ Frederick Ashton kaj en 1977 li rezignis el la posteno por esti ĉefa koregrafo de la kompanio. Inter liaj plej gravaj baletoj estas Anastasia (1971), L'histoire de Manon kaj Elite Syncopations, ambaŭ de (1974), Requiem (1976), Mayerling (1978), Isadora (1981), The Prince of the Pagodas (1989) kaj The Judas Tree (1992).
La 29a de oktobro 1992 li suferis subitan koratakon dum estis interkulise dum reludo de sia baleto Mayerling en Covent Garden de Londono. Fine de la ludo, lia forpaso estis anoncita el la scenejo kaj oni petis la publikon forlasi la salonon silente.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Haltrecht, Montague (1975). The Quiet Showman: Sir David Webster and the Royal Opera House. London: Collins. ISBN 978-0-00-211163-8.
- Parry, Jann (2009). Different Drummer: The Life of Kenneth MacMillan. London: Faber and Faber. ISBN 978-0-571-24302-0.
- Thorpe, Edward (1985). Kenneth MacMillan: The Man and the Ballets. London: Hamish Hamilton. ISBN 978-0-241-11694-4.

