Kenny Clarke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kenny Clarke
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Kenny „Klook“ CLARKE (* 9-an de januaro 1914 en Pittsburgh (Pensilvanio), Usono, kiel Kenneth Clarke Spearman; † 26-an de januaro 1985 en Parizo, Francujo) estis ĵaza vibrafonisto kaj frapinstrumentisto. Clarke validas kiel frua noviganto de la frapinstrumentara stilo de bibopo; kiel frapinstrumentisto en Minton’s Playhouse komence de la 1940-aj jaroj li esence kontribuis al la ekesto de moderna ĵazo. Li inventis la uzadon de la cimbalo kiel ĉefa pulsdonanto. Antaŭe la frapinstrumentistoj por tio uzis la tambureton kun forta subteno de la bastamburo. Clarke metis la ritmon sur la cimbalon kaj uzis bastamburon kaj tambureton plie por akcentadoj.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Clarke devenis de muzikema familio kaj studis ĉe la gimnazio multajn instrumentojn kaj aliĝis jam dum lia lerneja tempo al la surloka bando de Leroy Bradley, en kiu li restis kvin jarojn. En Pittsburgh li ludis ankaŭ kun Roy Eldridge, kiu ankaŭ devenas de tie. En 1935 li transloĝiĝis kun sia duonfrato Frank Spearman al Novjorko, kie li komence ludis en triopo kun Call Cobbs kaj famiĝis en la bando de tenorsaksofonisto Lonnie Simmons. En ĉi tiu ensemblo ankaŭ ludis la posta gitaristo de Basie, Freddie Green. La ritmosekcio de laSimmons-Bando laŭdire estus esenca inspiro de la bando de Count Basie.[1] Aprilon de 1937 Clarke aliĝis al la bando de Edgar Hayes; Kenny Clarke tiam ankaŭ ludis vibrafonon. Lia unua surdiskigo okazis la 9-an de marto 1937 ku la Hayes-Bando. Fine de 1937 Clarke koncertvojaĝis kun Hayes unuafoje tra Eŭropo. Dum la kvarmonata vojaĝo Clarke sonregistrigis en Stokholmo kvar diskofacojn je propra nomo („I Found a New Baby“). Kiam la bando de Hayes revenis al Novjorko kaj prezentis en Teatrejo Apollo, Dizzy Gillespie envenis la grupon. Gillespie, de kiu li ricevis la ŝercnomon Klook[2] farigis la plej intima amiko kaj kolego de Klook. Dizzy nur mallonge restis en la bando de Hayes kaj revenis al la bando de Teddy Hill, kie Kenny Clarke lin denove renkontis post ok monatoj Claude Hopkins.

Minton's Playhouse[redakti | redakti fonton]

Kune kun Dizzy en la bando de Teddy Hill la frapinstrumentisto estis malpli ĝenata realigi siajn muzikajn ideojn, pri kiuj li jam de jaroj pripensis; Clarke poste rakontis al Leonard Feather, ke li dum la aranĝado de „Swanee River“ por la bando de Hill komencis ludi „ekscitajn interpulsajn ritmojn. (...) Diz estis fascinita; tio donis al li ekzakte la deziratan impulson, kaj li komencis, strukturi siajn aferojn ĉirkaŭ tio“.[3] Bazo de la novigoj de Clarke estis „la kunordigita sendependeco“. Tio signifas, la maldekstra mano estas konektata kun la dekstra piedo, la dekstra mano kun la maldekstra piedo. „Tio estis la bazo de la plej grava ritma revolucio en la ĵazhistorio“, jen laŭ la biografiisto de Clarke, Mike Hennessey.

En 1939 Clarke forlasis la Hill-Bandon pro konflikto; Clarke post tio estis doma frapinstrumentisto en „Apollo“. En 1940 li revenis al Hill, kiam ties bando estis la dombando de Minton's Playhouse en Harlemo. Tie li ludis triope kun Thelonious Monk kaj Nick Fenton – ili akompanis gastmuzikistojn kiel Charlie Christian dum la famaj improvizad-kunsidoj. Krome li tamen ankaŭ ludis kun steluloj de la tradicia ĵazmuziko kiel Louis Armstrong (koncertvojaĝe en 1941 kaj 1942), Ella Fitzgerald, Benny Carter, Henry Red Allen. En 1942 Clarke forlasis Minton's kaj ludis kun propra bando en unu el la ĵazklubejoj de la 52-a Strato, Kelly's Staples; en la bando ludis liaj malnovaj kolegoj Monk kaj Nick Fenton, krome trumpetisto Roy Nelson kaj tenorsaksofonisto Ike Quebec; la kvinopo nomiĝis pro ne imageblaj kaŭzoj „Kenny Clarke's Kansas City Six“. En Kelly's Staple Clarke krome ludis kun la sepopo de Benny Carter, al kiu tiam ankaŭ apartenis Dizzy Gillespie.[4]

La postmilita tempo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1943 ĝis 1946 li estis trombonisto en armebando,[5] kie li konatiĝis kun John Lewis. Dum sia armea tempo li geedziĝis someron de 1944 kun kantistino Carmen McRae. Komence de 1946, post staciado proksime de Heidelberg, li revenis en Usonon. Mallonge post sia eksiĝo de la armeo li konvertiĝis al islamo kaj alprenis la nomon Liaquat Ali Salaam, evitis tamen, publike spektigi sian novan religion. Poste li aliĝis al la dua Dizzy Gillespie Big Band, kiu fondiĝis majon de 1946 kaj kun kiu li ankaŭ koncertvojaĝis en Eŭropo (Parizo). Tie li surdiskigis por la diskeldonejo Swing de Delaunay, i.a. kun Hubert Fol, Michel de Villiers kaj Jean Claude Fohrenbach, same kiel li faris sonregistraĵojn kun okopo kun Howard McGhee, Jimmy kaj Percy Heath, kiuj aperis ĉe Prestige.

En 1947 li forlasis la bandegon de Gillespie-Band kaj ludis kun Tadd Dameron en Royal Roost kaj en la bandego de Billy Eckstine. Tiutempe ankaŭ ekestis sonregistraĵoj de sia ensemblo „52nd Street Boys“ kun muzikistoj, kiu plejparte devenis el la bandego de Gillespie, ekz. Sonny Stitt, Kenny Dorham, Bud Powell, John Collins kaj Al Hall. La okopo surdiskigis kvar aranĝaĵojn de Gil Fuller, „Epistrophy“, „Oop Bop Sh'Bam“, „52nd Street Theme“ kaj „Rue Chaptal“; la kvar facoj por la franca diskeldonejo Swing de Charles Delaunay estis la unuaj bibopregistraĵoj publikigitaj en Eŭropo.[6] Decembron de 1947 Clarke revenis por pli longa tempo al Dizzy, kunlaborante je ties sonregistradoj por RCA Victor kaj vojaĝante kun li al Eŭropo. Je la fino de la koncertvojaĝo li restis kvin monatojn en Parizo.

Aprilon de 1949 Kenny Clarke kunlaboris je registrad-kunsidoj por la albumo Birth of the Cool de Miles Davis; li estis ankaŭ la frapinstrumentisto je la lastaj pecoj por ĉi tiu albumo, kiuj ekestis la 13-an de marto 1950. Februaron de 1949 li sekvis inviton al Festival International 1949 de Jazz; post tio li restis ankoraŭ kelkajn monatojn kaj konatiĝis tie la 18-jaran Annabelle Macaulay Allan Short, kiu ĵus komencis per sia kantistina kariero sub la nomo Annie Ross; el ilia amrilato ekestis la komuna filo Kenny Clarke la pli juna., nomata „Toby“, kiu alkreskis je parencoj de Clarke en Pittsburgh.

Vintron de 1949 Clarke koncertvojaĝis kun Coleman Hawkins, James Moody, Nat Peck kaj Pierre Michelot tra Eŭropo; aprilon de 1951 li reiris al Usono, aŭguston li kunlaboris je registrad-kunsido de Charlie Parker („Swedish Schnapps“/„Blues for Alice“).

Proksimume tiutempe Clarke fariĝis kunfondinto de la Modern Jazz Quartet, kiu komence nomiĝis Milt Jackson Quartet, kaj faris multajn sonregistraĵojn kiel studiomuzikisto por Savoy Records. Connie Kay transprenis en 1955 lian lokon en Modern Jazz Quartet - Clarke ne ŝatis tamen la liaopinie „seriozan“ etoson en MJQt, sed li restis amika kun John Lewis.

Lia laboro en la studioj 1951-1956[redakti | redakti fonton]

De la multaj sonregistraĵoj, kiujn faris Clarke inter 1951 kaj 1956, laŭ opinio de sia biografiisto Mike Hennessey tiuj kun Miles Davis el 1954 estis la plej famaj[7] La 29-an de aprilo la frapinstrumentisto kunlaboris je la mita registrad-kunsido por „Walkin'“; kune en la studio ankaŭ J. J. Johnson, Lucky Thompson, Percy Heath kaj Horace Silver. Komente la rolon de Clarke Ian Carr diris: „La fare de Clarke treege sentema kaj subtila uzado de la ĉarlestono, kiun li malfermas kaj fermas por akcenti la ritmon de la temo, intensigas la dramecan humoron.“[8] Du monatojn poste Clarke faris pluajn registraĵojn kun Miles Davis kaj Sonny Rollins; ili surdiskigis „Oleo“, „Airegin“, „Doxy“ kaj „But Not for Me“. Poste la frapinstrumentisto partoprenis la faman kristnaskan kunsidon de Miles Davis kun Thelonious Monk kaj Milt Jackson. Ĉi tiuj registradoj kun Davis „montris denove la sindoneman, sinforgesan kaj subtenan manieron, per kiu Kenny Clarke aliris sian taskon.“[9]

Ekde ĉi tiu tempo Kenny Clarke komencis pli kaj pli ofte labori por la diskeldonejo Savoy; Ozzie Cadena krome dungis lin kiel iaspeca talentserĉisto kaj dom-frapinstrumentisto por jarsalajro de 7000 $. Dumpase de la sekvaj jaroj Clarke sonregistris ankaŭ por propraj diskoj je Savoy kaj altiris muzikistojn kiel Horace Silver, Bobby Jaspar, Pepper Adams, Paul Chambers, Donald Byrd kaj Tommy Flanagan al la eldonejo el Newark. Lia plej spektakla malkovro tamen estis Julian „Cannonball“ Adderley, kiu sonregistris du albumojn por Savoy, sed poste – laŭ konsilo de Kenny Clarket – transiris al Mercury. Clarke laboris ĝis aŭgusto de 1956 por Savoy kaj faris multajn albumojn kun ritmosekcio, kiu establiĝis kiel dombando: li mem, Wendell Marshall (baso) kaj Hank Jones (piano). Li laboris kun Gigi Gryce, Oscar Pettiford, Nat Adderley, Hank Mobley, Frank Foster kaj Joe Wilder. Tamen Clarke laciĝis pro la profesia streĉo kiel studiomuzikisto; ŝanco por ŝanĝo ekestis, kiam li dum laboro kun Phineas Newborn renkontis la francan bandestron Michel Legrand, kiu peris lin en la bandon de sia onklo Jacques Hélian.

En Eŭropo ekde 1956[redakti | redakti fonton]

Ekde 1956 Clarke vivis en Francujo, kie li en Parizo muzikis kun vojaĝantaj usonaj muzikistoj, parte en la triopo „The Bosses“ kun Bud Powell kaj Pierre Michelot. Samtempe li verkis tiutempo la muzikon por kelkaj francaj filmoj, ekz. en 1957 la sontrakon Ascenseur pour l’échafaud kune kun Miles Davis, por la majstraĵo de Louis Malle Lifto al eŝafodo. Jam novembron de 1956 ekestis la albumo Kenny Clarke Plays André Hodeir kun René Urtreger, Martial Solal kun aranĝajoj de titoloj kiel „'Round About Midnight“, „Jeru“ kaj „The Squirrel“. Post malfondiĝo de la bando de Hélian Clarke laboris kiel doma frapinstrumentisto en „Olympia“ kun pianisto Hazel Scott, poste en „Club St. Germain“ kun Martial Solal kaj Pierre Michelot. En 1957 ekestis kunlaboro kun Quincy Jones, kiu studis en Parizo.

Dum la malfruaj 1950-aj jaroj Clarke estis ĉefe studiomuzikisto, laborante kun Henri Renaud, Sidney Bechet, Stephane Grappelli, Lucky Thompson, Milt Jackson, Stan Getz, Chet Baker kaj pri la lastaj sonregistradoj de Lester Young en Parizo antaŭ ties morto. Direktate de Quincy Jones li ludis en la orkestro de Eddie Barclay kaj akompanis i.a Sarah Vaughan en 1958 je sia sonregistro-kunsido pri „Misty“ por Mercury. La 30-an de oktobro 1957 li prezentis kune kun Bud Powell; decembron komencis la kunlaboro kun gitaristo Jimmy Gourley, kiu estis reveninta el Novjorko. Ekde la komenco de 1959 Clarke estis doma frapinstrumentisto en la nov-malfermita klubejo Blue Note kun Gourly kaj Art Simmons; je unu interrompo Clarke laborados ĝis 1966 en la klubejo. En 1961 ĵazklubej en Londono nomiĝis laŭ li resp. laŭ unu el liaj sondiskoj Klooks Kleek.

La bandego de Kenny Clarke kaj Francy Boland[redakti | redakti fonton]

Laŭ propono de Gigi Campi li formis en 1961 kun la belga pianisto Francy Boland sesopon, kiu poste pligrandiĝis al bandego kaj ekzistis dek unu jarojn (ĝis 1973), la Bandego Kenny Clarke-Francy Boland, en kiu dumtempe labormigrantoj kiel Idrees Sulieman, Johnny Griffin, Sahib Shihab. Inter la datoj kun la bandego Boland kaj Clarke havis aron da kunsidoj kun pli malgrandaj ensembloj, en kiuj ludis diversaj muzikistoj de la bandego, ekz. Johnny Griffin, Fats Sadi kaj Sahib Shihab, kaj okope faris sonregistradojn kun kantisto Mark Murphy. Ekde 1969 la bandego dungis duan frapinstrumentiston Kenny Clare, senŝarĝigi Klarkon. En 1973 la bandego malfondiĝis; Kenny Clarke diris poste en intervjuo: „Estis grandioza kaj unika sperto, de kiu mi multe profitis.“ Pri la graveco de Clarke kiel kunbandestro Kenny Clare diris pli malfrue: „Mi neniam vidis iun, kiu povis resti tiel trankvila “. [10]

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ post sia tempo kiel bandestro li estis centrulo de la franca ĵazmondeto, laboris kiel liberprofesiulo kaj instruis. En 1969 Claude Nobs invitis lin, estri kurson per sia frapinsrumenta lernejo dum la Ĵazo-festivalo de Montreux. En 1973 li ludis denove en Montreux kun Dexter Gordon, Hampton Hawes kaj Bob Cranshaw. Krome li ludis en la 1970-aj jaroj triope kun la orgenistoj Eddy Louiss resp. Lou Bennett kaj la gitaristoj Jimmy Gourley resp. René Thomas. Kenny Clarke ludis dum dek jaroj kun klarnetisto Jean-Christian Michel ĵazon kaj eklezian muzikon, laboris krome kun Rhoda Scott, Hal Singer kaj la francaj muzikistoj Michel de Villiers kaj Roger Guérin. Inter 1974 kaj 1984 Clarke faris nur dekon da sonregstraĵoj; en 1975 li suferis korinfarkton. En 1980 li partoprenis retrorigardan koncerton por Dizzy Gillespie kun Sonny Stitt, Jackie McLean, Slide Hampton k.a.. En 1982 li iris denove al Usono, kie li faris la albumon Pieces of Time; kunlaboris Andrew Cyrille, Don Moye kaj Milford Graves. Por 1985 li estis planinta formi bandon de usonaj muzikistoj, kiuj estis ludintaj dum la „Ora Epoko“ en Parizo, ekz Woody Shaw, Dizzy Reece, Johnny Griffin, Kenny Drew k.a. Tio tamen ne plu okazis: Kenny Clarke mortis je la matenhorojn de la 26-a de januaro 1985 pro korkinfarkto.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Special Kenny Clarke 1938-1959 (Jazz Muse) kun Benny Bailey, Clark Terry, Hubert Fol, Lcky Thompson, Tommy Scott, Art Simmons, Jimmy Gourley, Pierre Michelot
  • Telefunken Blues (Savoy, 1955) kun Henry Coker, Frank Morgan, Frank Wess, Milt Jackson, Percy Heath
  • Bohemia After Dark (Savoy, 1955) kun Cannonball & Nat Adderley, Jerome Richardson, Hank Jones, Horace Silver, Paul Chambers
  • Jazz Men Detroit (Savoy, 1956) kun Pepper Adams, Kenny Burrell, Tommy Flanagan, Paul Chambers
  • Plays André Hodeir (Philips/Emarcy, 1956) kun Roger Guérin, Billy Byers, Pat Peck, Hubert Rostaing, Martial Solal, René Urtreger, P. Michelot
  • Kenny Clarke, Francy Boland & Co. - The Golden 8 (Blue Note, 1961)
  • Pieces of Time (Soul Note, 1983) kun Andrew Cyrille, Don Moye kaj Milford Graves

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mike Hennessey: Erinnerungen an KLOOK. Das Leben von Kenny Clarke. Kun diskoregistro sur lumdisko, germanigita de Christel Menges, Hannibal Verlag, Höven 2004, ISBN 3-85445-245-4
  • Kunzler Jazzlexikon 2002

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komp. Hennessey, p. 43.
  2. Dizzy Gillespie raportas, ke Teddy Hill nomis lin pro lia maniero, regule lanĉi bombon, Klook-a-Mops kaj finfine forigis lin el sia bandego. Kiel muzikestro de Mintons Playhouse li tamen enigis Klarkon poste en la dombandon.
  3. K. Clarke, cit. laŭ Hennessey, p. 55.
  4. Komp. Hennessey, p. 88.
  5. Hennessey indikas kiel kaŭzo, ke Clarke malŝatis ĉiam kunporti siajn pezajn instrumentojn; komp. p. 91.
  6. Komp. Hennessey, p. 107.
  7. Komp. Hennessey, p. 156.
  8. Cit. laŭ Hennessey, p. 156.
  9. Cit. laŭ Hennessey, p. 156.
  10. Cit. laŭ Hennessey, p. 234.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]