Kenosha - pronoinco laŭ sistemo IFAkɛˈnoʊˌʃə - estas urbo de Usono. Ĝi apartenas al la subŝtato Viskonsino, kaj estas la administra centro de la samnoma kantono Kenosha,[1] je pli malgranda parto al la kantono Jefferson. La urbo situas sur la sudokcidenta bordo de la lago Miĉigano, kaj la lagoborda situo forte influas la urbokernan aspekton. Laŭ la censo de 2010 la urbo havis 99 218 loĝantojn, laŭ takso de 2014 tiam estis 101 230 - sekve temas pri la kvara plej granda urbo de la subŝtato. Kun ĉirkaŭkalkulitaj 99 944 loĝantoj je la 1-a de julio 2019,[2] ĝi estas la kvar plej granda urbo en Viskonsino kaj la kvara plej granda urbo de la Lago Miĉigano. Kvankam pli proksima al Milvokio, la urbo estas parto de la Kombinita Statistika Areo de la Usona Censoservo de Ĉikago; ĉar ties metropola areo estas pli granda.[3]