Kentrono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kentrono (armene Կենտրոն, signifas Centro) estas la centra distrikto de Erevano, la ĉefurbo de Armenio. En tiu ĉidistrikto troviĝas la administraj, komercaj kaj politikaj centroj kaj de la urbo kaj de la lando ĝenerale. Ĝi ankaŭ estas la plej turisma parto de la urbo ĉar ĝi gastigas la plejparton de la hoteloj, restoracioj, trinkejoj, dancejoj kaj muzeoj. La distrikto dividiĝas en kvin kvartalojn: Pokr Kentron, Noragjugh, Nor Kilikia, Ajgestan kaj Kond. Ĝia areo estas 1420 hektaroj kie loĝas ĉirkaŭ 129 700 personoj.

Lokoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]