Kentukia Ĉevalvetkuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kentukia Ĉevalvetkuro
emblemo
ripetiĝanta sporta evento • laboro
ĉevala vetkuro • graded stakes race
Komenco 1875 vd
Lando(j) Usono vd
Fondinto(j) Meriwether Lewis Clark Jr. vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Kentukia Ĉevalvetkuro (aŭ kentucky Derby en la angla) estas por amantoj de kurĉevaloj fama vetkuro kiu okazas ĉe Churchill Downs en la usona ŝtato Kentukio. Ĝi estas la unua, kaj plej mallonga de tri famaj vetkuroj kiuj okazas en Usono. La tri vetkuroj — Kentukia Ĉevalvetkuro, Vetaĵo Preakness, kaj Vetaĵo Belmont — konsistigas la Trioblan Kronon. En Usono, eĉ inter ne-interesitoj pri ĉevalkonkursoj, la kulturo de la Kentukia Ĉevalvetkuro estas vaste konata. Multaj homoj organizas festojn por rigardi la vetkuron televide kaj trinki mentjulepojn, alkoholaĵo ligita al la Kentukia Ĉevalvetkuro. Ĉe tiaj festoj, kaj antaŭ la komenco de la vetkuro, oni aŭdigas la kanton My Old Kentucky Home (Mia Malnova Kentukia Hejmo), kiu fariĝis la oficiala kanto de la ŝtato de Kentukio.

La Kentukia Ĉevalkonkurso okazas ĉiujare ekde 1875. La gajninto de la unua vetkuro estis Bonaventure, antaŭ spektantaro de 10,000 homoj la 17an de majo 1875.

Eksteraj ligoj: