Kenzia lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kenzia lingvo, ankaŭ konata kiel Kenuzi, KenziMattokki[1], estas nubia lingvo parolata en suda Egiptio ĉe Nila bordo[2]. La lingvo havas proksimume 50 000 parolantojn kaj estas konsiderata endanĝerigita. Multaj parolantoj uzas ankaŭ la araban, precipe la egiptan varianton [3].

La lingvo povas esti skribita per latina, kopta kaj araba alfabetoj[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) ”ScriptSource - Mattokki. scriptsource.org.
  2. (en) ”Glottolog 4.3 - Kenuzi”, glottolog.org.
  3. (en) ”Did you know Kenuzi is threatened?”, Endangered Languages.