Sira mutuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kepka mutuo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sira mutuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Pauxi
Specio: P. koepckeae
Pauxi koepckeae
(Weske & Terborgh, 1971)
Konserva statuso
NR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sira mutuoKepka mutuo (Pauxi koepckeae) estas specio de birdo de la familio Kracedoj. Ĝi troviĝas en la montetaro Cerros del Sira, kiu nomigas ĝin en sudorienta Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

En 1937 en Bolivio Sro. M. A. Carriker trovis du birdojn, masklo kaj ino, kiuj estis en la familio de Kracedoj. La specimenoj estis sekve priskribitaj kiel nova specio Unukorna mutuo de James Bond kaj Rodolphe Meyer de Schauensee en 1939 kaj ricevis la sciencan nomon Pauxi unicornis lokigante ĝin en genro Pauxi kun la specio P. pauxi.[1] En 1969 oni trovis aliajn du birdojn, denove masklo kaj ino, kiuj similis al tiuj troviĝintaj de Sro. Carriker en 1937. Tamen tiun fojon ili estis trovitaj en Peruo ege for de la antaŭaj malkovroj de P. unicornis en Bolivio. Tiuj peruaj specimenoj estis priskribitaj de John Weske kaj John Terborgh en 1971 kiel nova subspecio de P. unicornis kiun ili nomis honore de Maria Koepcke Pauxi koepckeae.[1]

Kvankam estis interkonsento je la tempo de la malkovro por ke P. unicornis estas specio kun du subspecioj en la genro Pauxi, ekde tiam oni faris multajn diferencajn sugestojn. Kelkaj sugestoj rilatas la grupigon de specioj kaj subspecioj ene de la genro Pauxi. En 1943 Wetmore kaj Phelps priskribis novan subspecion de la tre proksime rilata P. pauxi nome P. p. gilliardi. Kiam Wetmore kaj Phelps rigardis la tri formojn de Pauxi konatajn tiam, ili konkludis, ke P. p. gilliardi estas intermeza formo inter P. pauxi kaj P. unicornis. Kiel rezulto de tio ili grupigis ĉiujn tri formojn en ununura specio kun unicornis kiel subspecio de pauxi.[2][3] Tiu konsidero estis poste malakceptita de Charles Vaurie kiu asertis, ke P. pauxi kaj P. unicornis ne estas samspecifa. Kiam Weske kaj Terborgh malkovris la subspecion koepckeae ili konkludis, ke pauxi kaj unicornis estu konsiderataj separataj specioj.[1][3] Aldona studaro konfirmis, ke koepckeae estas distinga.[4] Estis interkonsento por komuna nomo kiel Sira mutuo.

"Pro malfeliĉa miskompreno, la ino estis senplumigita kaj preparita por manĝo fare de niaj peruaj helpantoj, kiuj ne konsciis, ke ni deziras konservi ambaŭ birdojn kiel haŭtaĵoj."[1]
— La malfeliĉa okazintaĵo pri du birdoj de P. unicornis koepckeae kiuj estis malkovritaj la unuan fojon.

Aliaj taksonomiaj sugestoj studis ĉu la genro Pauxi restu sola aŭ estu grupigita kun aliaj genroj. En 1965 François Vuilleumier sugestis, ke la specioj de Pauxi estu movitaj al sola genro kun ĉiuj la aliaj specioj en la tre proksime rilataj genroj Mitu, Crax kaj Nothocrax. Ĝuste su jarojn poste Charles Vaurie kontraŭis tiun 'grupigon' de specioj kaj asertis, ke Pauxi, Mitu, Crax kaj Nothocrax ĉiu havu siajn proprajn genrojn.[2] Ne kontenta kun iu ajn el tiuj du ebloj Delacour kaj Amadon sugestis, ke Pauxi kaj Mitu estu grupigitaj kun Crax, sed ke Nothocrax estas sufiĉe distinga por havi sian propran genron. Multaj postaj fakuloj sekvis al Vaurie, Delacour kaj Amadon je konsidero de Nothocrax kiel frata klado de Pauxi, Mitu kaj Crax, dum plej sekvis al Vaurie je havo de la tri aliaj kladoj kiel tri distingaj genroj.[1][3][5]

Ĵusa mitokondria analizo sugestas, ke P. unicornis estas frata specio de Mitu tuberosum, dum la alia specio de Pauxi, P. paŭi, estas frata de la kombina klado de Mitu kun P. unicornis. Tio signifas, ke la genro Pauxi ne estas monofiletika sed parafiletika.[5] La parafilio de Pauxi povus ŝuldiĝi al nekompleta stirpa klasigo, kie genarbo estas nekongrua kun sia speciarbo, tamen tio estas malpli grava por profundaj filogenetikaj disigoj. Pro tio, Pereira et al konkludas ke nekompleta stirpa klasigo estas malverŝajna por la parafiliaj genroj Pauxi ĉar, laŭ sia propra analizo, Mitu kaj Pauxi diverĝis antaŭ proksimume 6.5 mj.[5]

P. koepckeae estas konata nur el tre malgranda geografia areo kaj el tre malgranda nombro de specimenoj. Ĵusa laboro sugestas, ke P. koepckeae estu konsiderata distinga specio baze sur voĉaj, kutimaraj, ekologiaj, kaj morfologiaj diferencoj.[4]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Sira mutuo estas tre simila morfologie al la Unukorna mutuo, tamen ĝia kasko estas malpli rekta kaj pli rondoforma (elipsoida anstataŭ longeca). Aldone la eksteraj vostoplumoj havas pli mallarĝajn blankajn pintojn kaj la kvar centraj vostoplumoj tute ne havas blankon.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Weske, J.S. & Terborgh, J.W. (1971). “A New Subspecies of Curassow of the Genus Pauxi from Peru”, The Auk 88 (2), p. 233–238. doi:10.2307/4083876. 
  2. 2,0 2,1 Vaurie, C. (1967). “Systematic notes on the bird family Cracidae, 10. The genera Mitu and Pauxi and the generic relationships of the Cracini”, American Museum novitates 2307, p. 1–20. hdl 2246/3507. 
  3. 3,0 3,1 3,2 Cox, G., Read, J.M., Clarke, R.O.S. & Easty, V.S. (1997). “Studies of Horned Curassow Pauxi unicornis in Bolivia”, Bird Conservation International 7, p. 199–211. doi:10.1017/S0959270900001532. 
  4. 4,0 4,1 Gastañaga-C., M., MacLeod, R.; Brooks, D.M. kaj Hennessey, B. (2011). “Distinctive morphology, ecology, and first vocal descriptions of Sira Curassow (Pauxi [unicornis koepckeae): evidence for species rank]”, Ornitol. Neotrop. 22, p. 267–279.  Arkivigite je 2013-06-05 per la retarkivo Wayback Machine
  5. 5,0 5,1 5,2 Pereira 2004 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Pereira2004" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2012-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2008-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
  • (2002) “Combined nuclear and mitochondrial DNA sequences resolve generic relationships within the Cracidae (Galliformes, Aves)”, Systematic Biology 51 (6), p. 946–958. doi:10.1080/10635150290102519. 


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]