Saltu al enhavo

Keprník

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keprník
monto
Vido al Keprník de sudoriento
(ĉe Kamenné oko al Červená hora)
Oficiala nomo: Keprník
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Moraviasilezia regiono, Regiono Olomouc
Distriktoj Distrikto Jeseník, Distrikto Šumperk
Historiaj regionoj Moravio, Ĉeĥa Silezio
Montaro Hrubý Jeseník
Situo Keprník
 - alteco 1 423 m s. m.
 - koordinatoj 50° 10′ 15″ N 17° 07′ 00″ O / 50.17083 °N, 17.11667 °O / 50.17083; 17.11667 (mapo)
Geologia konsisto gnejso, skisto
Plej facila aliro el Selo Ramzová
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Vikimedia Komunejo: Keprník
Portalo pri Ĉeĥio
Rokaro sur montopinto de Keprník.
Torfejo sur suda deklivo de Keprník.

Keprník estas monto en Ĉeĥio, kun alteco 1423 m s. m. ĝi estas la kvara plej alta montopinto de montaro Hrubý Jeseník, la plej alta en ties subtutaĵo, montetaro Keprnická hornatina.

Geologio kaj geomorfologio

[redakti | redakti fonton]

Superantaj minetraloj estas gnejsoj kaj skistoj. La montopinta plataĵo de Keprník havas aspekton de krioplana teraso (benkaspektaj gradoj konsistantaj el plataĵo kaj deklivo). Sur la pinto estas rokaro.

Montopinto de Keprník apartenas al ĉefa eŭropa disakvejo inter Balta kaj Nigra maroj. Rojoj Rudohorský potok kaj Keprnický potok forkondukas akvon en riveron Bělá kaj plu ĝis Odro kaj Baltan Maron, rivero Branná en maron Nigran.

Protekto de la naturo

[redakti | redakti fonton]

Keprník estas parto de PPR Jeseníky kaj NNR Šerák-Keprník. La objekto de protekto estas natura alpa senarbejo, plu poste precipe rokformaj kaj grundaj formacioj - restaĵoj de glaciepoko. Sub la montopinto troviĝas la tn. flagaj piceoj kaj du torfejoj.

Monumento (Kámen) sur la montopinto de Keprník

Trans Keprník kondukas la ĉefa montodorso de Jesenikoj, plej bone alirebla ĝi estas el Selo Ramzová, Ostružná, Branná kaj selo Červenohorské sedlo. Sur la montopinto de Keprník situas monumento, la tn. KÁMEN (esperante: Ŝtono) kun ĉizita skribaĵo, kiu antaŭe aspektis tiel:

KÁMEN
SLEZSKÝ KÁMEN, a.s.
JESENÍK
NAVRHL
Mgr.LADISLAV HAJNÝ
CHKO JESENÍKY

Ĉar la pinto estas senarbara, kreata de montaraj herbejoj, ĝi proponas rondajn videjojn al la tutaj Jesenikoj kaj al proksima Králický Sněžník, dum bona videbleco al Gigantmontaro kaj Beskidoj, escepte eĉ al Malgranda Fatro, Altaj Tatroj kaj Ještěd.

Pro kaŭzo de la protekto de la teritorio kiel Nacia naturrezervejo estas malpermesite forlasi la markitajn turismajn vojojn.

Akvofaloj

[redakti | redakti fonton]

Allogaĵo por ŝatantoj de belaj pejzaĝoj estas akvofaloj, disigitaj sur la deklivoj sur preskaŭ de ĉiuj rojoj ĉirkaŭ la montopinto. Veni al ili estas tre malfacile, necesas uzi detalajn mapojn.

Akvofaloj sur deklivoj de Keprník
ListoAkvofaloRojoLokoSupermara alteco
m.s.m.
Alteco de akvofalo
m
1Jelení vodopádyJelení potokproksimume 1,3 km okcidente de la pinto1015–11104,5; 9; 4+2; 3; 2,5; 4,5
2Keprnické vodopádyKeprnický potokproksimume 960 m nordoriente de la pinto11158
3Rudohorské vodopádyRudohorský potokproksimume 1,2 km sudoriente de la pinto850–10753; 3; 5; 4; 2; 7,2; 4; 2,5; 6; 8,5; 2
4Vodopády Bystrého p.Bystrý potokproksimume 1,4 km nordoriente de la pinto1000–10206,5; 5

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]