Kerĉa duoninsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kerĉa duoninsulo
Mapo de la Kerĉa duoninsulo kun administraj limoj
Mapo de la Kerĉa duoninsulo kun administraj limoj
duoninsulo
Akvejo 1 Azova maro, Kerĉa markolo
Akvejo 2 Nigra maro

Geografia situo

45° 15′ 0″ N, 36° 0′ 0″ O (mapo)45.2536Koordinatoj: 45° 15′ 0″ N, 36° 0′ 0″ O (mapo)
Kerĉa duoninsulo (Ukrainio)
Kerĉa duoninsulo (Ukrainio)
DEC
Kerĉa duoninsulo
Kerĉa duoninsulo

Map

Longo 90 km
Larĝo 52 km
Areo 3 027 km²
vdr

Kerĉa duoninsulo (ruse Керченский полуостров, ukraine Керченський півострів, krime-tatare Keriç yarımadası) estas la duoninsulo, kiu formas la plej orientan parton de la Krimea duoninsulo (Ukrainio). Norde la Kerĉa duoninsulo estas lavata de la Azova maro, oriente - de la Kerĉa markolo, sude - de la Nigra maro. Okcidente la Kerĉa duoninsulo estas ligita al la cetera (pli granda) parto de la Krimea duoninsulo per relative mallarĝa (17 km larĝa) Ak-Monajskij-terkolo. La longeco de la duoninsulo de oriento al okcidento estas ĉirkaŭ 90 kilometroj; la larĝeco (de nordo al sudo) varias inter 17 kaj 50 kilometroj. La areo de la duoninsulo estas ĉirkaŭ 3 mil km2.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La nord-orienta parto de la duoninsulo estas montet-hava (la maksimumaj altecoj atingas 190 metrojn; de sur kelkaj altaĵoj eblas vidi la Azovan kaj la Nigran marojn samtempe). La montetoj estas formitaj plejparte de kalkoŝtonoj, argiloj kaj sabloŝtonoj, multas kot-vulkanoj. La sud-okcidenta parto de la duoninsulo estas ebena, formita plejparte de paleogenaj argiloj. Estas kelkaj lagoj kaj neprofundaj riveretoj (somere sekiĝantaj).

La klimato estas modere kontinenta kun ne malvarma, preskaŭ senneĝa vintro, kaj kun varmega kaj seka somero. La averaĝa aer-temperaturo januare estas -1,5 °С, julie +23,5 °С. La jara kvanto de hidrometeoj estas 500 mm. Oftas fortaj orientaj kaj nordorientaj ventoj.

La grundoj estas plejparte sud-ĉernoziaj kaj kaŝtanaj, ofte saliĝintaj. La pli granda parto de la teritorio estas plugata (la ĉefa akvo-fonto estas la plej orienta parto de la Nordkrimea kanalo). La tero de la Kerĉa duoninsulo riĉas je fer-petroj, kiuj estis aktive ekspluatataj ĝis la fino de la 20a jarcento.

KoyashskoyeKoyashs'ke estas salakva lago en la marbordo de la Kerĉa peninsulo en Krimeo, apartigita el la Nigra Maro per bendo de tero. Ĝi longas 4 kilometrojn, larĝas 2 kilometrojn kaj havas profundon de ĉirkaŭ unu metro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la Va jarcento a.K. ĝis la IV jarcento p.K. la teritorio de la duoninsulo estis okupata de la Eŭropa parto de la Bospora Reĝlando (kun la ĉefurbo Pantikapeo, nuna Kerĉo).

Dum la Dua mondmilito la Kerĉa duoninsulo estis areno de akraj bataloj inter la sovetiaj kaj naziaj milittrupoj (la teritorio de la duoninsulo estis definitive liberigita printempe 1944).

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Nun la duoninsulo apartenas al Aŭtonoma Respubliko Krimeo (parto de Ukrainio). La duoninsulon okupas la Lenina distrikto kaj la Kerĉa municipo de ARK. La regiono estas plejparte argikultura. La ĉefa kaj la plej granda urbo de la duoninsulo estas Kerĉo. Tra la regiono pasas la fervoja linio Kerĉo-Ĝankojo. Per pram-linio Kerĉo estas ligita al la Tamana duoninsulo de Rusio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]