Keran (reĝino de Armenio)
Keran | ||
---|---|---|
reĝedzino de Armenio ![]() |
||
![]() Leono la 2-a kaj reĝino Keran en mezepoka portreto de Toros Roslin
|
||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ||
Morto | 28-an de julio 1285 en Drazark monastery |
|
Familio | ||
Dinastio | Hetumidoj [#] | |
Edzo | ||
Idoj | Hetumo la 2-a • Toros la 3-a • Sempad, King of Armenia • Constantine I, King of Armenia • Rita of Armenia • Oshin, King of Armenia • Izabela de Armenio • Q38010360 [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Keran (mortinta la 28-an de julio 1285) estis edzino de Leono la 2-a de Armenio. Ŝi estis la filino de la princo Hetumo de Lampron. Naskita kiel Anna, ŝi estis nomita Kir Anna (grafino Anna) regante ekde la jaro 1270 en la Armena reĝlando en Kilikio. Tiu nomo poste estis mallongigita al Keran, aŭ Gerane.
Multaj laŭdoj estis faritaj al la reĝino Keran fare de samtempuloj. La kronikisto kaj skribisto Avetis, priskribis ŝin kiel "bona amikino de ŝia edzo en problemoj kaj en ĝojo."
Ŝi havis dek kvin gefilojn:
- Hetumo la 2-a (reganto en 1289-1293, 1294-1297, 1299-1307)
- Princino Fimi de Armenio (naskita ĉ. 1266, dato de morto nekonata)
- Princino Sibil de Armenio (naskita c. 1269, dato de morto nekonata)
- Toros la 3-a (reganto 1293-1298)
- Princo Ruben de Armenio (naskita ĉ. 1272, dato de morto ne konata)
- Princino Zablun de Armenio (naskita c. 1274, dato de morto nekonata)
- Princino Zabel de Armenio (naskita ĉ. 1276, dato de morto nekonata)
- Smbat (reganto 1297-1299)
- Konstantino la 3-a (Armenio) (reganto 1299)
- Izabela de Armenio (mortinta ĉ. 1321, dato de morto nekonata), kiu geedziĝis kun Amalriko de Tiro
- Princino Teofane de Armenio (naskita ĉ. 1278, dato de morto nekonata)
- Rita de Armenio, kiu geedziĝis kun Mikaelo la 1-a Palaeologus, kun-imperiestro de Bizancio kun lia patro Andronikus la 2-a. Ili estis gepatroj de Andronikus la 3-a Palaeologus.
- Princo Nerses de Armenio (naskita ĉ. 1279, dato de morto nekonata
- Oŝin (reganto 1308-1320)
- Princo Alinaĥ de Armenio (naskita ĉ. 1283, dato de morto nekonata.
Post naskiĝo de ŝia lasta filo, Keran iĝis monaĥino kaj eniris en la Monaĥejon de Drazark, prenante la nomon Teofania. Ŝi mortis la 28-an de julio 1285 kaj estis entombigita en la monaĥejo.