Keratokonuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Keratokonuso, el grekaj vortoj kerato (korneo) kaj konos (konuso) estas degenerativa malsano de okulo. Parto de korneo maldikiĝas kaj superas en konusa formo el normala surfaco pro strukturaj ŝanĝadoj.

Keratokonuso povas tre distordi vidadon, oftas du- kaj pli-vidado, impresiĝemeco kaj vidado de lumaj strioj. Pleje ĝi estas rekonita en adoleskantoj, kaj ĝi severiĝas pleje en junaĝo. Ĝi povas stabiliĝi por pliaj jaroj, kaj poste severiĝi; ĝi estas neantaŭvidebla kaj individua. Se ambaŭ okuloj estas malsanaj, ĝi povas limigi kapablon por legado kaj stirado. Pleje ĝi estas korektebla per kontaktolensoj, sed pliseverado povas igi operacion necesa.

Ĝia ofteco estas unu el mil, sed laŭ lando kaj etnikaj grupoj tiu varias inter 1:500 kaj 1:2000. Ĝi estas en ĉiu parto de mondo, sed plej oftas en sudazianoj. Oni povas malakurate kalkuli ĝian oftecon, ĉar oni povas facile konfuzi ĝin kun aliaj malsanoj.

Ĝiaj kialoj ne estas precize konitaj. Ĝi havas genetikajn faktorojn, ĉar ĝi iĝas pli ofte en familioj, en kiuj iuj jam havas tiun malsanon. Ĝi estas ankaŭ pli ofta en Down-sindromo. La maldikiĝado estas klarigite per enzimoj, kiuj detruas korneon.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi komencas kun malgranda ombro, do la malsanulo iras al optikisto aŭ oftalmologo por korekti lian vidadon. Tiam la malsano estas misrekonita kiel normala miopeco, kaj ili faras okulvitron aŭ kontaktolensojn. La malsanulo sentas tiun korektadon malperfektan, kaj ili ŝanĝas tiujn ilojn ofte. Mezuroj montras pligrandigitan astigmion. Ĝi pli gravas krepuske, ĉar pupilo grandiĝas, kaj plej granda de malsana partio de korneo partoprenas en vidado. Pleje ambaŭ okuloj estas malsanaj, sed nesimetrie; povas esti, ke la dua okulo komencas malboniĝi pliaj jaroj post la unua. La deformo de du okuloj estas malsama: tipo, grandeco kaj angulo de konusoj estas malsamaj. Kompanaj povas esti impresebleco, lacigado de okuloj kaj jukado de okuloj, sed ili ne doloras. Komence ankaŭ malgrandaj albuminfiloj povas esti videblaj, ĉar en keratokonuso la kurbeco de korneo pligrandiĝis. Pli malfrue ili povas malaperi kun progresado de malsano.

Klasika simptomo estas pli-vidado per unu okulo. Ĝi estas pli evidenta kun grandaj kontrastoj, ekzemple lumo en mallumo. La aliaj bildoj estas pli mallumaj, kaj kaotike disvastita el la ĉefa bildo. Tiuj pozicioj ne varias tage, sed ili povas sanĝi en pli grandaj tempunoj. Ĝi similas al optika kometo, sed ĝi ekiĝas ankaŭ se la objekto estas en krankosafto (ĉefa akso) de okulo. La kojna formo havas ĝian pinton en ideala punkto de bildiĝo, el kiu ĝi disvastiĝas kaj mallumiĝas, simile al vosto de kometo. Ĝi kreskiĝas kun keratokono, kaj formiĝas en ventumilo. Tiu efekto povas esti tre perturbanta dum nokta vojaĝado (lampoj), dum televidado (emblemoj pliigas) kaj legado (linioj projekcias sur aliaj linioj). La lumoj ofte iĝas striataj, kaj briletado iĝas multe pli ofta komparante al sanaj okuloj. Pro malregula refrakto iĝas amorfaj lumaj makuloj ĉe surfacoj reflektantaj sunlumon. Se estas forta lumo ekster de vida kampo, saturigado kaj kontrasto de bildo malgrandiĝas. Malofte la objektoj moviĝadas malgrande sinkrone kun batado de koro, kiun okazas oscilado de okula premo.

La konuso igas ne centre, sed subcentre, do ĝi estas nesimetria, kiu estas karaktera. Ordinaraj refrakciaj eraroj konservas simetrion de bildo, sed keratokonuso montras distordon kiu montras supre. Se la malsanulo vidas punktan lumon sur malluma fono, li vidas pligrandan parton de komo inter 45 kaj 135 gradoj. Se li eklipsas suban parton de lia okulo per rekta borda objekto, li vidas pli bone, sed se li eklipsas supran parton, li vidas pli malbone. Kiam oni eksperatas tiun, li devas peti topografian laborekzamenon por rekoni keratokonuson.

Rekonado[redakti | redakti fonton]

Sematika bildo pri sanĝado de figuro de korneo en severa keratokono

La okulisto aŭ optometristo unue legas la anamnezon de la malsanulo kaj liaj familianoj, kaj demandas pri simptomojn. Post kiam ili mezuris akurecon de vidado, ili ekzamenas per keratometro lokalan kurbecon de korneo, serĉante neregulan astigmion, kiu suspektas keratonkonon.[1] Plej severaj okazoj povas esti ekster de limoj de mezurkapablo de instrumento.[2] Alia ekzameno estas retinoskopio, en kiu estas unu lumradio fokusita en retino, kaj ĝia vojo sekvita post reflektado. Ili ŝanĉeligas lampon, kaj mezuras plian lumradion. Keratokono montras tondilan reflekson, la envena kaj reflektita radioj moviĝas kiel tondilo.[2][3] Ili faras ankaŭ reflektometran ekzamenon, sed pro neregulara surfaco okazita de keratokonuso ili povas trovi nur lokalan minimumon, parametrojn de malpli malbona okulvitro. Se la malsanulo vidas per tiu ankaŭ perturbite, neregula astigmio estas konfirmita. Reflektometro mem ne povas diagnozi keratokonuson.

Suspektite keratokonuson oni serĉas aliajn karakterajn simptomojn per aperturlampo.[4] La evolviĝinta malsano estas facile videbla kaj montras nemalinterpreteblajn signojn ankaŭ aliaj esploroj. En duono de kazoj estas ringo de Fleischer videbla, kiu estas flavbruna aŭ olivverda ringo en rando de korneo.[5] Ĝin okazas hemosiderin, el kiu ferooxido kolektiĝas en kornea epithelo. Ĉi ne ĉiam estas videbla per nearmitaj okuloj, sed kobaltblua filtro montras ĝin pli bone. En duono de malsanuloj oni povas vidi sulko de Vogt, kiuj estas detalaj linioj de forto, kiuj estas okazitaj per mallargxado kaj maldikiĝo de korneo.[5] Malgranda preso tempore malaperigas ilin. Se la kono estas tre alta, ĝi okazas V-forman kavon, se la malsanulo rigardas malsupren, tiu estas signo de Munson.[6] Oni povas pli frue rekoni la malsanon el aliaj simptomoj, do oni uzas tiun signon tre malofte.

Oni uzis pli frue manualan keratoskopon por analizado, kiu povas facile, kaj neinvasive bildigi surfacon de korneo, kiam ĝi projektas koncentrajn lumcirklojn en okulo, ĝi estas sanĝita al topografio de korneo, kiu projektas desegnon al korneo, faras digitalajn fotografiojn, analizas ilin, kaj faras topografikan mapon. Tiu mapo bildigas distordojn kaj cikatrojn en korneo; keratokono estas videbla per plikrutado de kurbeco de surfaco de okulo sub ĝia centro.[7] Ĝi donas akuratan bildon de momentana grandeco kaj grandeco de deformo, kiu eblas bazon por rimarki progreson de malsano. Oni povas rekoni la malsanon per tiu metodo antaux aliaj simptomoj.[7]

Oni povas klasifiki staton de malsano en pli modoj:[8]

  • Lau plej granda kruteco de kurbeco: milda (< 45 D), meza (<= 52 D), kaj severa (> 52 D)
  • Laux diko de korneo: milda (> 506 μm), meza (>= 446 μm), kaj severa (< 446 μm)
  • Laux formo de kono: kapeto (diametro maksimume 5 mm, malgranda kaj proksima al mezo), ovalo (5-6 mm, submeza ovalo), aŭ globo (pli ol 6 mm, ĝi povas okupiĝi 75% de korneo).

Per kornea topografio tiuj klasifikoj estas flankenpuŝitaj. El la akurataj mezuroj oni povas pli akurate priskiribi la momentanan staton per dikeco (μm) kaj kruteco (D) mezuritan en mezo de okulo kaj en apiko de kono.[8]

Fizologio[redakti | redakti fonton]

Keratokonusa korneo post 6 jaroj de diagnozo: maldika stromo, ĉifita malantaŭa surfaco

Oni faras multajn esplorojn, sed oni ne konas cxiun faktorojn.[7] Ili povas esti cxela, genetika aux efiko de cxirkaujxajxo, el tiuj iu ajn povas okazi keratokonon..[9][10]

La malsano efikas per disfalo de tavolo de Bowman, kiu estas inter epithelo kaj stromo.[2] Kiam ili kontaktas, komencas strukturaj sangxadoj, kiuj plimalkonstruas la korneon. La malsana korneo enhavas vundojn kaj el vundoj sanigandan areojn. Oni povas rigardi cikatrojn kiel aspekton de degenero, sed frotiĝado per kontaktaj linsoj grandigas tiun je pli ol duoble laux unu granda, plicentrala esploro.[11]

Multa esploroj rimarkis pliaktivitajn proteazojn en korneo kun malpli aktivaj inhibitoroj.[9] En stomo la proteazoj disigas iujn kolagenajn ligojn.[12] Aliuj sugestas, ke aldehid dehidrogenazo pligrandigas iĝado de neligitaj radikoj, kaj tiuj oksidas la korneon.[13] Tiuj malkonstruoj okazas malvastigado kaj malgrandiĝo de meĥanika stabileco de korneo [14]

Iuj esploroj raportas pri genetikaj faktoroj.[15] Ĝi estas pli ofta en iuj familioj,[16] kaj el unuovaj ĝemeloj ambaŭ aŭ neniu estas malsana kun keratokonuso.[4] Unu malsanulo pligrandigas riskon en lia familio. Oni ne konas tiun grandecon, sed li estimas ĝin inter 6% kaj 19% laŭ variaj esploroj.[17] Du esploroj, kiuj esploris grandajn homogenajn populaciojn trovis suspektajn genojn en kromosomaj armoj 16q kaj 20q.[17] Pleje oni pensas, ke la geno havas autosoman dominantan herediĝon. Oni trovis raran mutacion, kiu herediĝas tiel, lokiĝas en regiono mir-184, efikas en antaŭa parto de lenso kaj korneo, kaj akompanas antaŭan polaran katarakton..[18] Ĝi estas pli ofta en sindromo de Down, sed neniu trovis iun ligon.[19]

Ĝi povas iĝi al atopiaj malsanoj kiel astmo, alergio kaj ekcemo. Ne estas rara, ke tiuj estas en unu malsanulo.[20] Ĝi havas ligon kun sindromo de Down kaj sindromo de Marfan.[20] Laŭ multaj esploroj frotado de okuloj pliseverigas la malsanon, do kuracistoj sugestas ne fari ĝin.[21][22][23][24][25][26] Keratokono povas iĝi ankaŭ post operacio per LASIK.[27]

Kuracado[redakti | redakti fonton]

Sen operacio[redakti | redakti fonton]

Rigida lenso por malsanuloj kun keratokonuso

Frue oni povas pli-malpli korigi keratokonuson per okulvitro aŭ malmolaj kontaktlinsoj. Kiam la malsano progresas, tiuj ne povas helpi pli, do la malsanulo komencas uzi rigidajn (RGP) kontaktlinsojn. Li povas vidi per tiuj, sed ne resanigas lin, kaj ne haltigas la malsanon.[28]

Tiu kontaktlinsoj helpas la vidadon ankaŭ per larmoj inter ili kaj korneo, kiu kompensas neregulaĵojn de korneo. La malsanulo povas elekti el pli specialaj tipoj. Ili povas viziti du specialistojn, el kiuj unu profesias pri keratokonuso, kaj la alia pri kontaktlinsoj. Se la konuso estas tre neregulara, korigado estas tre malfacila,[9] kaj la malsanulo faras kontaktlinsojn al si helpe de fakulo.[6] Eble devas li provadi multfoje.

Oni fabrikas ankaŭ specialajn molajn kaj hidrofilajn lensojn, kaj plinove silikonajn hidrogelajn. La molaj kontaktlensoj akomodiĝas al surfaco de korneo, tiu malplibonigas ilian efikecon. Do oni fabrikas hibridajn kontaktlensojn, kiuj estas meze malmolaj, periferie molaj. La unuaj hibridaj lensoj ne povis plene korekti keratokonuson,[29] do oni ne fabrikas la malnovajn tipojn, ekzemple SoftPerm lensojn.[30] La kvara generacio havas kaj la korekciajn kapablojn kaj la komforton. Novaj teĥnikoj korektis difektojn de malnovaj lensoj, kaj la novaj konformiĝas al okuloj de granda plimulto de malsanuloj.[31]

Iuj elektas tavolajn lensojn, kiuj estas sube molaj, supre malmolaj, kaj ambaŭ helpas vidi.[32] Iuj molaj lensoj en tiuj kombinoj estas preparita tial, kial la malmolaj povas pli bone akomodiĝi sur ili. La fakulo devas havi sperton kaj la malsanulo paciencon por adaptado de la kombino.

Skleralaj lensoj estas grandaj lensoj, kiuj estas pli grandaj ol la korneo. Ili estas pli stabilaj, ĉar ili kovras pli grandan parton de surfaco de okuloj. Oni elektas ilin, se la kono estas tre granda aŭ neregulara.[33] Ili povas esti malpli komfortaj pro ilia grandeco, sed facile uzeblaj, do ankaŭ malpli lertaj aŭ maljunaj malsanuloj povas uzi ilin.

Oni fabrikas ankaŭ lensojn, ekzemple SoClear, kiuj similas al skleralaj lensoj, sed ili kovras nur la plenan korneon. La malsanulo povas ilin facile uzi, kaj ili estas malpezaj kaj ili ventiliĝas bone. La malsanuloj povas uzi ilin ankaŭ se la aliaj tipoj ne korektas bone.

Per operacio[redakti | redakti fonton]

Keratoplastiko[redakti | redakti fonton]

Korneo post unu semajno de operacio

El malsanuloj 11–27% iam devas esti operita, ĉar la korneo iĝis tre maldika aŭ la kontaktlensoj eltiris ĝin.[10][34][35] Oni povas helpi per transplantado de korneo, aŭ penetra keratoplastiko. Keratokonuso estas la plej ofta kialo de penetra keratoplastiko; el tiuj estas ĉirkaŭ kvarono pro keratokonuso.[36] Korneo ne havas direktan sangoprovizadon, do trovi donoron estas pli facile, ĉar la donoro ne necesas havi sangogrupon de la ricevanto. Oni kontrolas sanecon de korneo antaŭ la operacio.

Ramón Castroviejo hispana okulisto sukcese faris keratoplastikon en 1936

Konvaleskado bezonas kvar-sek semajnojn, vidado releviĝas post unu jaro, pleje stabile.[35] Laŭ National Keratoconus Foundation estis trapenetra keratoplastiko la plej sukcesa, kun minimume 95% rato.[10] Fadenoj malaperiĝas en tri-kvin jaroj, sed oni forigas iom el ili, se ili iritas.

En Unuiĝitaj Statoj oni faras tiun ambulante, sen narkozo. En aliaj landoj oni faras gyin kun ĝenerala anestezio. Poste la kuracisto flegas la malsanulon plijare. Ne rare la vidado pliboniĝas poste, sed se ne, la kontaktlensoj konformiĝas pli bone, ĉar la surfaco estas pli regulara. Plej grandaj danĝeroj estas malakcepto kaj anomala angiokreskado. En kazo de malakcepto oni ripetas la transplantadon, pleje sukcese.[37] Keratokono rare iĝas en nova korneo; se ja, oni atribuas ĝin al restoj de malnova korneo, aŭ al malzorga filtrado.[38] Se en kvin jaroj aperiĝas neniu problemo, nur rare iĝos ia anomalio.

Transplantado de ringsegmentoj[redakti | redakti fonton]

Paro de Intacs implantita

La transplantado de ringsegmentoj estas moderna alternativo de transplantado de korneo. Oni faras malgrandajn tranĉojn, kaj ŝovas du segmentojn el polimetil-metakrilat inter tavoloj de stromoj, kaj ŝlosas la tranĉojn. La surfaco de korneo glatiĝas kaj platiĝas. Tiuj estas forigeblaj kaj sanĝigitaj. Oni faras tiun operacion ambulante kaj lokala anestezo.[39]

Oni uzas pleje Intacs ringsegmentojn; ankaŭ Ferrara ringoj estas bone konataj. Ilia loko estas alia, ĉar oni plantas Intacs ringsegmentojn ekster, kaj Ferrara en optika zono. Nur Intacs ringsegmentoj havas FDA I, II kaj III atestojn. La FDA enkondukis tiujn en 1999 por miopo, sed ili estas ekstenditaj ankaŭ por keratokonuso en julio de 2004.[40]

En 2003 la esploroj ankoraŭ ne estis finitaj, sed la ringsegmentoj havis bonajn rezultojn.[41][42] Povas esti, ke la malsanulo bezonas ilojn por korektado de lia vidado ankaŭ postoperacie. Kromefiko povas esti invado en antaŭa ĉambro, infekcio de korneo, glitado aŭ pintado de ringsegmentoj.[42] La operacio povas helpi ankaŭ al malsanuloj, kiujn vidado ne estas alie plibonigita, sed oni ne povas garantii efikecon, kaj stato de kelkaj malsanuloj eĉ malplibonigas postoperacie.

Laŭ malnovaj esploroj oni povas platigi korneon per du segmentoj.[43] Pli novaj esploroj diras, se la tuberoj randas en korneo, unu segmento estas pli bona. Tiel platigas ĉefe la tubero, kaj la platigita supera parto plikrutas.[44]

Banderolo[redakti | redakti fonton]

Epithelio per CCR operacio removita post LASIK kromefiko. Kymionis et al., 2009[45]

Banderolo signifikas, ke la korneo estas banderoligita per riboflavonaj kolagenoj. Ĝi estas nomita ankaŭ kiel CXL, CCR, CCL aŭ KXL. Oni enigas riboflavinojn, kaj eksponas la okulon dum 30 minuto al UV-A radiado.[12][46] La riboflavin igas novajn ligojn inter kolagenoj en la stromo, kiu pligrandigas kaj defendas meĥanikajn kvalitojn de korneo, kaj removas epithelion por pligrandigi efikecon.

La klinikaj esploroj komencigis en 2002 en Germanio kaj Italio,[47] kaj la banderolo povis haltigi aŭ malplirapidi la malsanon. Laŭ australa artikolo en 2008 ĝi stabilizis ĉiujn okulojn, kaj pleje ĝi povis iom plibonigi la vidadon.[48] Oni komencis removi epithelion en Eŭropo.[49] En USA inter 2008 kaj 2010 oni esploris pli ol 300 malsanulon, kaj dum tiu invado ankaŭ la epithelio estis removita. Ili faris hazardajn, kontrolitajn, multiflankajn probojn por kuracado de keratokonuso kaj LASIK ecstasia.[50]

Banderolo ofte estas kombinita kun aliaj metodoj por malgrandigi malsimetrion de korneo kaj plibonigado de vidado. Oni povas uzi ringsegmentojn,[51] Keraflexon,[52][53] aŭ kuraci per lezero gvidita laŭ topografio.[47] Plifoje la vidado ne iĝas tial bona ke la malsanulo de devus surhavi kontaktlensojn por vidi bone, sed la lensoj konformiĝas pli bone kaj li povas surhavi eĉ unutagajn lensojn. La vidadi plibonigas kaj iĝas konstanta per tiuj metodoj; ili ankaŭ malpliigas transplantadon de korneo.[54][55]

Radiala keratotomio[redakti | redakti fonton]

Radiala keratotomio estas refrakta operacian metodo, kiun inventis la rusa Svjatosláv Fjodorov en 1974. Oni faras radialajn tranĉojn por aligi la formon de korneo. Dr. Arcibasev demonstris la teĥnikon en Italio en 1988 por miopio.[56]

Oni antataŭigis tiun en kazo de miopio per LASIK kaj aliaj similiaj metodoj. En kazo de keratokono oni ne faras tiun, ĉar LASIK removigas la stromon, kaj per tiu plimalfortigas la korneon.[57][58][59]

En kazo de keratokono la radiala keratotomio estas pli evolvigita. La nova metodon ellaboris Marco Abbondanza, kaj li demonstris ĝin en 1994. En 2005 li demonstris novan version. Oni nomas ĝin mini malsimetria radiala keratotomio. Oni faras 1,5-2,5 mm grandajn tranĉojn per diamanta tranĉilo por aligi de formo de korneo. Li planas la tranĉojn laŭ la gvidita cikatrado. Per tiu li povas malgrandi astigmion, kaj halti la malsanon en unua aŭ dua fazo.[60][61][62][63]

Transplantado kun DALK[redakti | redakti fonton]

DALK estas profunda antaŭa strata keratoplastiko, kiu estas uzita por antaŭmalhelpi ruiniĝadon de transplantita korneo. En tiu kazo nur la ĉefa maso de korneo, ekstera parto de epithelio kaj stromo estas ŝanĝitaj. Aliaj partoj helpas defendi strukturon de korneo. Oni povas transplanti ankaŭ liofilizatan histon, kiu ne estos detruiiĝita.[64]

Iuj kuracistoj removas epithelion de nova korneo, kiu plibonigas ete la vidadon, sed plilongas resanigadon.

Epikeratophakia[redakti | redakti fonton]

Epikeratophakia estas rare uzita metodo, ĉefe ĉe junuloj. Oni removiĝas epithelion de korneo, kaj anŝtataŭiĝas ĝin per lenticulo de donoro.[9] La kuracisto devas esti tre lerta, kaj la rezulto ne estas tia bona, kiel keratoplastiko..[65]

Perspektivoj[redakti | redakti fonton]

Malgranda ŝiro de Descemet-membrano (pligandigite)...
...povas okazi cornealis hydrops

Komence astigmio kaj miopeco estas rekonitaj, pleje in adoleskeco. Oni diagnozas keratokonuson ĉirkaŭ 20. jaro de malsanulo. La malsano povas komencigi ankaŭ pli frue aŭ malfrue, kiam la ulo estas infano aŭ adulto.[2] Se ĝi komecigas frue, ĝi povas iĝi pli severa.[7][66] La vidado povas en unu monato tre malbonigi, kaj la malsanulo devas uzi novajn lensojn. Pleje okulvitroj povas nur en la frua komenco helpi, li devas uzi kontaktolensojn. Ĝi pliseveriĝas nekalkulebla, ĝi povas haltigi dum multaj jaroj, poste tre pliseveriĝi en unu monato. Post 10-20 jaroj ĝi haltiĝas, kaj neniam pliseveriĝas; li estas pleje inter 30 kaj 50 jaroj.[6]

En severaj kazoj la kono elŝiras Descemet-membranon, kiu estas en interna tavolo de korneo. Pli frue kiam ĝi povas resanigi, likvo fluas el internaj partoj de okulo en korneo. Li sentas doloron, kaj lia vidado nebuliĝas. Nebuligado de korneo estas konita en nomo cornealis hydrops, kiu resaniĝas en 6-8 semajnoj. Tiu okazas cikatrojn, sed helpas planiĝi la korneon, kiu povas helpi surmeti kontaktolensojn.[67] Li povas plirapidi resanigadon per bandaĝo kun fiziologia sala solvo. Foje la ŝiro okazas plian ŝvelaĵon, kiun pleniĝas likvo el internaj partoj de okulo. Ĝi tre malpliboniĝas la vidadon ĝis ĝi resaniĝas. Ĝis tiam la okulo estas neoperigebla.

Similaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj malsanoj kiuj maldikigas korneon sen inflamo:

  • Keratoglobo estas tre rara malsano, kiu maldikigas korneon rande, kiu efikas pli grandan okulglobon. Ĝi povas esti genetike ligita al keratokonuso.[9]
  • Pellucid marginala degenero maldikigas korneon prefere en suba parto en 1-2 milimetra dika strio. Ĝi igas neregularan astigmion, kiu estas komence korigebla per okulvitro. Oni povas distingi ĝin per okulspegulo el aliaj malsanoj.[4][68]
  • Posterior keratokonuso kontraŭ ĝia nomo estas memstara malsano, pleje denaska. Ĝi maldikigas interna surfacon de korneo, sed la ekstera surfaco restas normala. Ĝi estas konstanta, kaj ĝi restas unokula.[9]

Historio[redakti | redakti fonton]

Practical observations on conical cornea, skribo de en 1854

Unue germana Burchard Mauchart skribis pri ĝi en 1748, kaj nomis ĝin staphyloma diaphanum.[7] En 1854 angla John Nottingham priskiribis ĝin detale, kaj diferencis ĝin el aliaj malsanoj de korneo.[7] Li priskiribis konan formon kaj malforton de korneo, pli-vidadon, kaj malsimplan elektadon de lensojn.[69] En 1859 la angla William Bowman uzis novan inventaĵon de Hermann von Helmholtz, kaj li rekonis la malsanon per okulspegulado. Li srkibis pri la angulo de spegulo, en kiu la kono estas optimale videbla.[70] Li ellaboris operacian metodon por restarigado de vidado. Li kondukis hokon tra korneo, tiras ĝin en iriso, kaj kunpremis la pupilon. Tiel li redonis la vidadon al 18 jara virino, kiu ne povis kalkuli fingrojn en 8 inch (proksimume 20 cm) tavolo. En 1869 swisa Johann Horner nomis la malsanon en nomo keratokonuso, kaj li skribis pri nova metodo, kiun ellaboris germana Albrecht von Graefe.[71] Li tranformis la korneon per argento-nitrato kaj drogoj, kiuj malgrandigis la pupilon (miozo), poste masaĝis ĝin.[7] Franca Eugène Kalt uzis unue la freŝe inventitajn kontaktlensojn por korektado de keratokonuso.[72] Ekde la 20a jarcento evolvis multe la scienco pri la malsano kaj metodoj por kuraci ĝin. La aŭstra Eduard Konrad Zirm (1863-1944) faris la unuan korneotransplanadon, kiam li estis ĉefoftomatalogisto en Olmütz.[2][3] Por kuraci keratokonon unue Ramón Castroviejo Briones transplantis korneon en 1936.[73][74]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nordan LT (1997). “Keratoconus: diagnosis and treatment”, International Ophthalmology Clinics 37 (1), p. 51–63. doi:10.1097/00004397-199703710-00005. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Epstein A (2000)Keratoconus and related disorders (PDF). North Shore Contact Lens. Alirita 2007-09-08.
  3. ZADNIK K. (1997) The ocular examination : measurements and findings. Philadelphia: W.B. Saunders. ISBN 0-7216-5209-3.
  4. 4,0 4,1 4,2 RABONITZ Y. (2004) “Ectatic Disorders of the Cornea”, Foster C et al.: The Cornea, 4‑a eldono, Philadelphia: Lippincott Williams & Wilkins, p. 889–911. ISBN 0-7817-4206-4.
  5. 5,0 5,1 Edrington TB, Zadnik K, Barr JT (1995). “Keratoconus”, Optometry Clinics 4 (3), p. 65–73. 
  6. 6,0 6,1 6,2 Krachmer JH, Feder RS, Belin MW (1984). “Keratoconus and related noninflammatory corneal thinning disorders”, Survey of Ophthalmology 28 (4), p. 293–322. doi:10.1016/0039-6257(84)90094-8. 
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 Caroline P, Andre M, Kinoshita B, and Choo, JEtiology, Diagnosis, and Management of Keratoconus: New Thoughts and New Understandings. Pacific University College of Optometry. Alirita 2008-12-15.
  8. 8,0 8,1 Gupta DKeratoconus: A clinical update (PDF). Arkivita el la originalo je May 15, 2006. Alirita 2006-03-26.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 ARFFA R. (1997) Grayson's Diseases of the Cornea. Chap. 17. Mosby, p. 452–454. ISBN 0-8151-3654-4.
  10. 10,0 10,1 10,2 Brown D. National Keratoconus Foundation: Research Overview. http://www.nkcf.org. Accessed 12 February 2006.
  11. Barr JT (January 2006). “Estimation of the incidence and factors predictive of corneal scarring in the Collaborative Longitudinal Evaluation of Keratoconus (CLEK) Study”, Cornea 25 (1), p. 16–25. doi:10.1097/01.ico.0000164831.87593.08. 
  12. 12,0 12,1 Spoerl E, Wollensak G, Seiler T (July 2004). “Increased resistance of crosslinked cornea against enzymatic digestion”, Current Eye Research 29 (1), p. 35–40. doi:10.1080/02713680490513182. 
  13. Gondhowiardjo TD (March 1993). “Analysis of corneal aldehyde dehydrogenase patterns in pathologic corneas”, Cornea 12 (2), p. 146–54. doi:10.1097/00003226-199303000-00010. 
  14. Lema I, Durán JA, Ruiz C, Díez-Feijoo E, Acera A, Merayo J (August 2008). “Inflammatory response to contact lenses in patients with keratoconus compared with myopic subjects”, Cornea 27 (7), p. 758–63. doi:10.1097/ICO.0b013e31816a3591. 
  15. Edwards M, McGhee CN, Dean S (December 2001). “The genetics of keratoconus”, Clinical & Experimental Ophthalmology 29 (6), p. 345–51. doi:10.1046/j.1442-9071.2001.d01-16.x. 
  16. Zadnik K (December 1998). “Baseline findings in the Collaborative Longitudinal Evaluation of Keratoconus (CLEK) Study”, Investigative Ophthalmology & Visual Science 39 (13), p. 2537–46. 
  17. 17,0 17,1 MERIN S. (2005) Inherited Eye Disorders: Diagnosis and Management. Boca Raton: Taylor & Francis. ISBN 1-57444-839-0.
  18. Hughes AE, Bradley DT, Campbell M, Lechner J, Dash DP, Simpson DA, Willoughby CE (2011). “Mutation Altering the miR-184 Seed Region Causes Familial Keratoconus with Cataract”, The American Journal of Human Genetics 32 (8), p. 691–7. doi:10.1016/j.ajhg.2011.09.014. Alirita 2011-10-14.. 
  19. Rabinowitz YS (1998). “Keratoconus”, Survey of Ophthalmology 42 (4), p. 297–319. doi:10.1016/S0039-6257(97)00119-7. 
  20. 20,0 20,1 KUMAR, Vinay. (2007) “Eye: Cornea, Degenerations and Dystrophies”, Robbins Basic Pathology, 8‑a eldono, Philadelphia: Saunders/Elsevier. ISBN 978-1416029731.
  21. Koenig SB (November 2008). “Bilateral recurrent self-induced keratoconus”, Eye & Contact Lens 34 (6), p. 343–4. doi:10.1097/ICL.0b013e31818c25eb. 
  22. McMonnies CW, Boneham GC (November 2003). “Keratoconus, allergy, itch, eye-rubbing and hand-dominance”, Clinical & Experimental Optometry 86 (6), p. 376–84. doi:10.1111/j.1444-0938.2003.tb03082.x. 
  23. Bawazeer AM, Hodge WG, Lorimer B (August 2000). “Atopy and keratoconus: a multivariate analysis”, The British Journal of Ophthalmology 84 (8), p. 834–6. doi:10.1136/bjo.84.8.834. 
  24. Jafri B, Lichter H, Stulting RD (August 2004). “Asymmetric keratoconus attributed to eye rubbing”, Cornea 23 (6), p. 560–4. doi:10.1097/01.ico.0000121711.58571.8d. 
  25. Ioannidis AS, Speedwell L, Nischal KK (February 2005). “Unilateral keratoconus in a child with chronic and persistent eye rubbing”, American Journal of Ophthalmology 139 (2), p. 356–7. doi:10.1016/j.ajo.2004.07.044. 
  26. Lindsay RG, Bruce AS, Gutteridge IF (July 2000). “Keratoconus associated with continual eye rubbing due to punctal agenesis”, Cornea 19 (4), p. 567–9. doi:10.1097/00003226-200007000-00034. 
  27. McLeod SD, Kisla TA, Caro NC, McMahon TT (February 2000). “Iatrogenic keratoconus: corneal ectasia following laser in situ keratomileusis for myopia”, Archives of Ophthalmology 118 (2), p. 282–4. 
  28. Corneal Dystrophies (including Keratoconus). Eye Info. RNIB. Alirita 20 January 2009.
  29. Rubinstein MP, Sud S (1999). “The use of hybrid lenses in management of the irregular cornea”, Contact Lens & Anterior Eye 22 (3), p. 87–90. doi:10.1016/S1367-0484(99)80044-7. 
  30. SoftPerm Hybrid Contact Lenses Discountinued=.
  31. Davis Robert. Recent Hybrid Lens Technology. TreatKerataconus: [1].
  32. Yeung K, Eghbali F, Weissman BA (September 1995). “Clinical experience with piggyback contact lens systems on keratoconic eyes”, Journal of the American Optometric Association 66 (9), p. 539–43. 
  33. Pullum KW, Buckley RJ (November 1997). “A study of 530 patients referred for rigid gas permeable scleral contact lens assessment”, Cornea 16 (6), p. 612–22. 
  34. Schirmbeck T, Paula JS, Martin LF, Crósio Filho H, Romão E (2005). “[Efficacy and low cost in keratoconus treatment with rigid gas-permeable contact lens]”, Arquivos Brasileiros De Oftalmologia (portugál) 68 (2), p. 219–22. 
  35. 35,0 35,1 Javadi MA (November 2005). “Outcomes of penetrating keratoplasty in keratoconus”, Cornea 24 (8), p. 941–6. doi:10.1097/01.ico.0000159730.45177.cd. 
  36. Mamalis N, Anderson CW, Kreisler KR, Lundergan MK, Olson RJ (October 1992). “Changing trends in the indications for penetrating keratoplasty”, Archives of Ophthalmology 110 (10), p. 1409–11. doi:10.1001/archopht.1992.01080220071023. 
  37. Al-Mezaine H, Wagoner MD (March 2006). “Repeat penetrating keratoplasty: indications, graft survival, and visual outcome”, The British Journal of Ophthalmology 90 (3), p. 324–7. doi:10.1136/bjo.2005.079624. 
  38. Al-Mezaine H, Wagoner MD (March 2006). “Repeat penetrating keratoplasty: indications, graft survival, and visual outcome”, The British Journal of Ophthalmology 90 (3), p. 324–7. doi:10.1136/bjo.2005.079624. 
  39. YANOFF M, DUKER J. (2004) Ophthalmology, 2‑a eldono, Mosby. ISBN 0-323-01634-0.
  40. US FDA, New Humanitarian Device Approval INTACS Prescription Inserts for Keratoconus - H040002
  41. Ruckhofer J (August 2002). “[Clinical and histological studies on the intrastromal corneal ring segments (ICRS(R), Intacs(R))]”, Klinische Monatsblätter für Augenheilkunde (német) 219 (8), p. 557–74. doi:10.1055/s-2002-34421. 
  42. 42,0 42,1 Miranda D, Sartori M, Francesconi C, Allemann N, Ferrara P, Campos M (2003). “Ferrara intrastromal corneal ring segments for severe keratoconus”, Journal of Refractive Surgery 19 (6), p. 645–53. 
  43. (2003) “Intacs for keratoconus”, Ophthalmology 110 (5), p. 1031–40. doi:10.1016/S0161-6420(03)00094-0. 
  44. Sharma M, Boxer Wachler BS (May 2006). “Comparison of single-segment and double-segment Intacs for keratoconus and post-LASIK ectasia”, American Journal of Ophthalmology 141 (5), p. 891–5. doi:10.1016/j.ajo.2005.12.027. 
  45. Kymionis GD, Diakonis VF, Coskunseven E, Jankov M, Yoo SH, Pallikaris IG (2009). “Customized pachymetric guided epithelial debridement for corneal collagen cross linking”, BMC Ophthalmology 9, p. 10. doi:10.1186/1471-2415-9-10. 
  46. Spoerl E, Wollensak G, Dittert DD, Seiler T (2004). “Thermomechanical behavior of collagen-cross-linked porcine cornea”, Ophthalmologica 218 (2), p. 136–40. doi:10.1159/000076150. 
  47. 47,0 47,1 Kanellopolous, A, "Comparison of Sequential vs Same-day Simultaneous Collagen Cross-linking and Topography-guided PRK for Treatment of Keratoconus", Journal of Refractive Surgery, September 2009.
  48. Wittig-Silva C, Whiting M, Lamoureux E, Lindsay RG, Sullivan LJ, Snibson GR (September 2008). “A randomized controlled trial of corneal collagen cross-linking in progressive keratoconus: preliminary results”, Journal of Refractive Surgery 24 (7), p. S720–5. 
  49. . FDA backs launch of collagen cross-linking clinical trials. Ocular Surgery News (January 25, 2008). Alirita 2008-02-26.
  50. Avedro to acquire Corneal Collagen Crosslinking Phase III study rights from Peschke Meditrade. News-medical.net. Alirita 2012-11-13.
  51. Chan CC, Sharma M, Wachler BS (January 2007). “Effect of inferior-segment Intacs with and without C3-R on keratoconus”, Journal of Cataract and Refractive Surgery 33 (1), p. 75–80. doi:10.1016/j.jcrs.2006.09.012. 
  52. http://bmctoday.net/crstodayeurope/pdfs/euro0310_rs_keraflex.pdf
  53. http://www.modernmedicine.com/modernmedicine/ModernMedicine+Now/Thermo-biomechanical-system-gets-CE-mark/ArticleStandard/Article/detail/668958?contextCategoryId=40207&ref=25
  54. (July 2007) “Current treatment options for corneal ectasia”, Current Opinion in Ophthalmology 18 (4), p. 279–283. doi:10.1097/ICU.0b013e3281a7ecaa. 
  55. . Keratoconus approach is promising - Ophthalmology Times Europe. Oteurope.com. Alirita 2012-12-07.
  56. Arcibasev
  57. Jabbur NS, Stark WJ, Green WR (November 2001). “Corneal ectasia after laser-assisted in situ keratomileusis”, Archives of Ophthalmology 119 (11), p. 1714–6. doi:10.1001/archopht.119.11.1714. 
  58. Colin J, Velou S (February 2003). “Current surgical options for keratoconus”, Journal of Cataract and Refractive Surgery 29 (2), p. 379–86. doi:10.1016/S0886-3350(02)01968-5. 
  59. Bergmanson JP, Farmer EJ (1999). “A return to primitive practice? Radial keratotomy revisited”, Contact Lens & Anterior Eye 22 (1), p. 2–10. doi:10.1016/S1367-0484(99)80024-1. 
  60. (1997) “Asymmetric radial keratotomy for the correction of keratoconus”, Journal of refractive surgery 13 (3), p. 302–307. 
  61. http://www.centronazionalelaser.com/sito%20dentro/mini%20cheratotomia.htm
  62. Felicita Donalisio - Sab, 24/05/2008 - 02:05 (2008-05-24)La curva pericolosa della cornea (Ŝablono:It icon). IlGiornale.it. Alirita 2012-11-13.
  63. COI:10.1055/s-2008-1045898
    This citation will be automatically completed in the next few minutes. You can jump the queue or expand by hand
  64. (1997) “Advances in Corneal Research: Selected Transactions of the World Congress on the Cornea” IV, p. 163–166. 
  65. Wagoner MD, Smith SD, Rademaker WJ, Mahmood MA (2001). “Penetrating keratoplasty vs. epikeratoplasty for the surgical treatment of keratoconus”, Journal of Refractive Surgery 17 (2), p. 138–46. 
  66. (1997) “Keratoconus: Current understanding of diagnosis and management”, Clinical Eye and Vision Care 9, p. 13. doi:10.1016/S0953-4431(96)00201-9. 
  67. Grewal S, Laibson PR, Cohen EJ, Rapuano CJ (1999). “Acute hydrops in the corneal ectasias: associated factors and outcomes”, Transactions of the American Ophthalmological Society 97, p. 187–98; discussion 198–203. 
  68. (2010-12-23) “Pellucid corneal marginal degeneration: A review”, Contact Lens & Anterior Eye 34 (2), p. 56–63. doi:10.1016/j.clae.2010.11.007. Alirita 2012-07-09.. 
  69. Nottingham J. Practical observations on conical cornea: and on the short sight, and other defects of vision connected with it. London: J. Churchill, 1854.
  70. Bowman W, On conical cornea and its treatment by operation. Ophthalmic Hosp Rep and J R Lond Ophthalmic Hosp. 1859;9:157.
  71. Horner JF, Zur Behandlung des Keratoconus. Klinische Monatsblätter für Augenheilkunde. 1869
  72. Pearson RM (September 1989). “Kalt, keratoconus, and the contact lens”, Optometry and Vision Science 66 (9), p. 643–6. doi:10.1097/00006324-198909000-00011. 
  73. Castroviejo R (1948). “Keratoplasty for the Treatment of Keratoconus”, Transactions of the American Ophthalmological Society 46, p. 127–53. 
  74. Castroviejo, R.: International Abstract of Surgery, 65:5, December 1937

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Traduko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Keratoconus en la hungara Vikipedio.