Keresztély András Zipser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Keresztély András Zipser [kerestÉj andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zipser Keresztély András (naskiĝis la 25-an de novembro 1783 en Győr, mortis la 20-an de februaro 1864 en Hungara reĝlando en Besztercebánya (nuntempa Banská Bystrica en Slovakio)) estis hungara instruisto, mineralogo, geologo, entomologo, membro de Rusa Scienca Akademio.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

K. A. Zipser lernis en Besztercebánya, Selmec kaj Pozsony, ekde 1803 li instruis en Brünn. Reveninta al Besztercebánya en 1807 li establis lernejon por fraŭlinoj, li estis lernejestro ĝismorte. Li ankaŭ instruis en luterana gimnazio. Inter 1815 kaj 1817 li studvojaĝis al Pollando kaj Prusio. Lia kolektaĵo pri mineraloj konsistis en 12 mil da ekzempleroj. Li iniciatis en 1847 fondon de geologia societo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Versuch eines topographisch-mineralogischen Handbuches von Ungarn (1817) - ĉefverko
  • Der Badegast in Sliatsch in Nieder-Ungarn (1827)
  • Ueber die Statution in Ungarn (1834)
  • Beszterce és vidéke (1842)
  • Oedenburg und die achte Versammlung ung. Aerzte und Naturforscher (1863)

Fontoj[redakti | redakti fonton]