Kergelenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kergelena Insularo)
Kergelenoj
insularo • district of the French Southern and Antarctic Lands • grupo de insuloj [+]

Supermara alteco409 m [+]
Koordinatoj49° 15′ S, 69° 10′ O (mapo)-49.2569.166666666667Koordinatoj: 49° 15′ S, 69° 10′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoMont Ross
- alteco1 850 m
Areo7 215 km² (721 500 ha) [+]

Loĝantaro60 , en somero 120
HorzonoUTC+05:00 [+]

Plej granda fjordoBaie de Recques (21 km)
Plej granda lagoLac Marville (25 km²)
Plej granda insuloÎle Kerguelen / Grande Terre (6675 km²)
Plej granda glaĉeroGlaĉero Cook (Kergelenoj) / Calotte Glaciaire Cook (403 km²)

Kergelenoj (Hinda oceano)
Kergelenoj (Hinda oceano)
DEC
Kergelenoj
Kergelenoj
Map
Kergelenoj
Vikimedia Komunejo:  Kerguelen Islands [+]
vdr
Situo
satelita foto
La "ĉefurbo" de la insularo

Kergelenoj [1] ( france/angle : Kerguelen) estas insularo en la Hinda oceano, apartenanta al la Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La areo de la insularo estas 7215 km². Ne estas konstanta loĝantaro tie, tamen ĉiam loĝas 50-100 personoj (ĉefe sciencistoj). Koordinatoj 49°50 S, 70°30 E. La areo de la ĉefa insulo nome Grande Terre (kiu ofte estas nomata Kerguelen samkiel la tuta insularo) estas 6993 km². Oriente en ĝi estas la Golfo Morbihan.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malkovro de la Kergelenoj[redakti | redakti fonton]

Yves-Joseph de Kerguelen-Trémarec

Komence de 1772, Yves Joseph de Kerguélen-Trémarec navigis al la regiono de Antarkto, serĉe de fabela Terra Australis, kie li malkovris la izolajn Kergelenojn norde de la kontinento kaj ekposedis diversajn teritoriojn por Francio.

En sia informo al la reĝo Ludoviko la 15-a, li ege trotaksis la valoron de la Kergelenaj Insuloj; sekve, la reĝo sendis lin al dua ekspedicio fine de 1773 tra komenco de 1774, kaj li denove atingis la Kergelenoj. Sed tiam jam klariĝis ke tiuj insuloj estis neloĝeblaj kaj tre senutilaj, kaj certe ne estis la Terra Australis. Reveninte, Kerguelen-Trémarec estis enprizonigita.

Mejloŝtonoj[redakti | redakti fonton]

  • 1772: Yves Joseph de Kerguélen-Trémarec malkovris la insularon.
  • 1776: La ŝipoj 'Resolution' kaj 'Discovery' de kapitano James Cook vizitis la insularon.
  • 1799: La unua balenĉasisto alvenis.
  • 1874: Diversaj sciencaj ekspedicioj pro astronomaj mezuradoj.
  • 1877: Brita kompanio komencas elfosi karbon. Pro la malbona kvalito de la karbo la entrepreno fiaskis.
  • 1893: Francio aneksis la insularon.
  • 1908-1929: La 'Compagnie des Iles Kerguelen' estas fondita kiel stacio por balenĉasistoj.
  • 1940-1945: Dum la Dua Mondmilito Kerguelen estis malgranda germana mararmea bazo. La germanaj ŝipoj "Komet" kaj "Pinguin" vizitis la ĉefinsulon.
  • 1940 La germana helpkrozero "Atlantis" vizitis la ĉefinsulon.
  • 1949: Ekde ĉi tiu jaro troviĝas en la haveno Port-aux-Français konstanta scienca stacio.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Pro malproksimeco de aliaj insuloj aŭ teritorioj kaj izoliteco estas en tiu insularo multaj endemioj, kiuj ekzistas nur tie, kiel la kergelena ŝterno, la kergelena petrelo aŭ la kergelena tufkormorano. Biogeografie la insularo apartenas al tundro de la insuloj el la suda Hinda Oceano, kiu estas tersupraĵa ekoregiono de la antarkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La insularo ankaŭ donis sian nomon al ĉirkauanta mara ekoregiono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.549

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]