Kerkiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kerkiono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Pozidono
Patrino Argiope
Infanoj Alope
vdr

Kerkionoo (helene Κερκύων, latine Cercion ) estis en la helena mitologio kruela rabisto en ĉirkaŭo de la atika urbo Eleŭsino.

Resumaĵo de Tezeaj agoj, batalo kontraŭ Kerkiono supre

Kerkiono estis fortulo, luktanto kaj grobulo. En la regiono li estis timiganto de vojaĝantoj, neniu trakvile pasis. Kerkiono ĉiun haltis kaj devigis lin al lukto, kiun poste okazis mortdanĝere.

Lian teruran metion ĉesigis juna Tezeo. En sia aĝo de dekses jaroj li pilgrimis de sia avo, trezena reĝo Piteo al sia duonpatro Egeo, reĝo de Ateno. Ŝajnas, ke li mallongigis sian vojon per neevitado de danĝeraj lokoj kaj situoj, por akiri spertojn, famon kaj gloron.

Kerkiono estis lia jam kvara renkonto kun friponoj. Sed nek li per haltigo de Tezeo sukcesis. Tezeo nome estis la lasta kiun li defiis al lukto. Unuafoje li malvenkis kaj mortis pro tio.

Antaŭ li Tezeo konkeris per iliaj propraj metodoj krimegulojn nomataj Perifeto, Siniso kaj Skirono, kaj estis ankoraŭ vico de la lasta Prokrusto.

Eksteraj referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kerkyón en la ĉeĥa Vikipedio.