Kerspleben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kerspleben
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99098
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 1′ N, 11° 6′ O (mapo)51.00844911.101862Koordinatoj: 51° 1′ N, 11° 6′ O (mapo) [+]
Alto 191 m [+]
Areo 10,43 km² (1 043 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Kerspleben (Turingio)
Kerspleben (Turingio)
DEC
Kerspleben
Kerspleben
Situo de Kerspleben
Kerspleben (Germanio)
Kerspleben (Germanio)
DEC
Kerspleben
Kerspleben
Situo de Kerspleben

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kerspleben [+]
vdr
Kirko Sankta Spirito en Kerspleben

Kerspleben estas kvartalo de Erfurto, Germanio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kerspleben troviĝas ĉ. 6 kilometrojn eosten-nordorienten de la erfurta urbokerno. Pejzaĝfara estas Turingia Baseno sen arbaroj kaj kun fertilaj leŭsaj grundoj. La vilaĝo estas alta 190 metrojn, tra kiun fluas la rojo Linderbach, flanka branĉo de Gramme.

Krom la vilaĝo ronda Kerspleben apartenas al la kvartalo ankaŭ la sudokcidente situanta metia teritorio Unterm Fichtenwege. Inter 1960 kaj 1994 partis ankaŭ la nordoriente situanta vilaĝo Töttleben. Najbaraj komunumoj estas krom Töttleben ankaŭ Azmannsdorf sude kaj la Ringelberg-loĝdomaro ĉe Krämpfervorstadt sudokcidente. La areo landlimiĝis de la erfurtaj urbokvartaloj Schwerborn, Töttleben, Vieselbach, Azmannsdorf, Krämpfervorstadt, Johannesvorstadt kaj Hohenwinden kiel ankaŭ de la komunumo Kleinmölsen en Distrikto Sömmerda.

Inter Kerspleben kaj Schwerborn estas monteta ĉeno kun protektenda seka biotopo kaj fruktoĝardeno. La plej alta punkto tiea estas Kleiner Katzenberg alta 236 metrojn. Ĉiujare ne tute 500 mililitroj da pluvo terenfalas averaĝe.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio estis endokumente Kirpersleybin en la jaro 1104 en la registro poseda de la erfurta Petro-monakejo. Estanta ĝermana setlejo ĝi estas multe pli malnova. En dokumento de 1184 la vilaĝo nomiĝis Krispeleben. Inter la 13-a kaj la 16-a jarcento la tuta erfurta regiono floris ĉefe ankaŭ danke al la ekspluato de isato. Tio ankaŭ positive senteblas en Kerspleben. Evoluige favoris ekster tio situo direkta ĉe Reĝa Vojo.

Ekde 1343 la Grafio Vieselbach apartenis kun Kerspleben al la urbo Erfurto. En 1345 instalitis voktejo pri 18 vilaĝoj en Kerspleben. Dum la Kamparana ribelo Hans Tunger de Kerspleben gvidis la kamparanojn de la erfurta regiono kontraŭ la urbanojn. Ekde 1664 Kerspleben estis, estante ero de Erfurto, parto de la Elektoepiskopujo Majenco. Sed en 1815 Kerspleben venis sub la granddukejon Saksio-Vajmaro-Eisenach, dume Erfurto ekprusis. La nova landlimo lamigis komence la vilaĝan evoluon. En 1920 ĝi venis al Turingio dume Erfurto daŭre prusis. En 1952 Kerspleben ekapartenis al la GDR-distrikto Erfurt; enkorpiĝo erfurta estis en la 1.7.1994.

Kamparanaj domoj restaŭraditis post la Turniĝo tiel ke reiĝis bela vilaĝsilueto. Novaj loĝejaj areoj estiĝis inter 1997 kaj 2003 norde kaj eoste.

Religio[redakti | redakti fonton]

Kerspleben estas sidejo de la evangelia ekleziaro de la superintendantejo Vajmaro. Al la ekleziaro apartenas la komunumoj de Kerspleben, Töttleben, Kleinmölsen kaj Ollendorf.

Demografia evoluo[redakti | redakti fonton]

En la kadro de suburbiĝado la vilaĝo kreskis ekde la erfurtiĝo de 1994 senteble:

  • jaro 1843= 548 homoj
  • jaro 1910= 791 homoj
  • jaro 1939= 999 homoj
  • jaro 1994= 877 homoj
  • jaro 1995= 917 homoj
  • jaro 2000= 1493 homoj
  • jaro 2005= 1770 homoj
  • jaro 2010= 1710 homoj
  • jaro 2015= 1708 homoj
  • jaro 2017= 1697 homoj

Politiko[redakti | redakti fonton]

Urbestro kvartala estas s-o Henkel el la vilaĝoparto Töttleben. Lin konsilas aro da dek personoj.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kultura vivo de la vilaĝo ege dependas de 13 societoj. La protestantisma Kirko Sankta Spirito havas turon 52 metrojn alta el la jaro 1456. En 1721 la kirkonavo kaj la turo novigitis. Post 1990 iĝis restaŭrado. Ĉe la paroĥestrejo estas memortabulo pri loĝado de Frederiko la 2-a (Prusio) inter la 17.-27.9.1757.

Iam ekzistis en Kerspleben Kapelo Sankta Johano dokumentita ankoraŭ en dokumentoj de la Ŝtata arkivo. Ĝi forbrulis en la 12-a jarcento kaj rekonstruitis poste. Post 1990 multaj domposedantoj reekbriligas siajn trabfakaĵojn. En 2014 malkonstruitis grandega farmbieno por cediĝi al kvar modernaj vilaoj kio estis grava stilrompo. Kontraŭ tio leviĝis protestoj. En la jaro 2004 malfermitis fare de la societo Heimatverein Vilaĝa muzeo kun regionhistoriaĵoj.

Ekonomio kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

La ekonomio dependas de la proksimeco de Erfurto. Ueste de la vilaĝo estiĝis sur 40 hektaroj metieja grundo Unterm Fichtenwege kun ĉ. 60 entreprenoj. Sur la altebenaĵoj norde estas 16 grandaj ventoturbinoj. Disde ili videblas pli ol 125 aliaj ventoturbinoj en la Turingia Baseno.

Kerspleben situas ĉe la landa ŝoseo inter Erfurto kaj Buttelstedt, fakte parto de la malnova Reĝa Vojo. Okcidente de la vilaĝo estas la t.n. Erfurta ringostrato, kiu gvidas la aŭtostiristojn tra la koneksejo Ringelberg al du aŭtoŝoseoj (A 71 kaj A 4). Du buslinioj de EVAG cirkulas okcidenten ĝis Ringelberg, de kiu oni ĝuas pri komforta kaj ofta tramvoja antaŭenmovebleco en la direkto de la urbocentro. La plej proksima stacidomo estas en Vieselbach sudoriente, de kie cirkulas trajnojn ĝis Eisenach kaj Vajmaro. La modernega rapidtrajnlinio kondukas sudoriente de la vilaĝo, memkompreneble sen haltejo surloka.

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Tomba monumento de Dorothea Jünge († 1781) apud la preĝejo

kamparanribelestro

ĉe Reichstag

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kerspleben en la germana Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frank Störtzner: Kerspleben und Töttleben. 1104–2004. Beiträge aus

900 Jahren, Erfurt 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]