Kerubo
Keruboj estas anĝeloj de la dua ĥoro, post la serafoj. Estis kerubo, kiu gardostaris 'per flama glavo' ĉe Edeno post kiam Adamo kaj Evo estis forpelitaj.
Opinioj pri keruboj
Nuntempaj protestantaj kleruloj opinias ke keruboj nur estis simboloj por abstraktaj ideoj, sed la rom-katolika eklezio asertas ke keruboj estas vere ekzistantaj estaĵoj. De 200 jaroj antaŭ Kristo judoj opinias ke keruboj estas veraj anĝeloj. Tion montras tekstoj pri anĝeloj en la libro de Ĥanoĥ kaj en la apokrifaj libroj de Ezra.