Keukenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keukenhof
ĝardenovidindaĵo [+]

LandoNederlando
RegionoSuda Holando

Koordinatoj52° 16′ 8″ N, 4° 32′ 50″ O (mapo)52.2688894.547222Koordinatoj: 52° 16′ 8″ N, 4° 32′ 50″ O (mapo)
Areo0,32 km² (32 ha) [+]

Keukenhof (Sud-Holando)
Keukenhof (Sud-Holando)
DEC
Lokigo de Sud-Holando en Nederlando
Map
Keukenhof

Vikimedia Komunejo:  Keukenhof [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Keukenhof estas ĝardena parko en la nederlanda provinco Suda Holando proksime de la loĝloko Lisse (pli-malpli meze inter Amsterdamo norde kaj Hago sude), kiu precipe dum aprilo kaj la unua duono de majo, dum la sezono de florantaj tulipoj, altiras grandajn nombrojn da turistoj. Laŭ iuj taksoj temus pri la plej multe fotata loko de Eŭropo – ĉiukaze la grandegaj aranĝoj de kolorplenaj floroj kreas imponajn pejzaĝajn impresojn.

aro de narcisoj en la parko Keukenhof

Dum la 15-a jarcento, la areo sur kiu troviĝas la nuntempa parko, ankoraŭ estis netuŝita parto de naturo kaj estis propraĵo de la nobelino Jakoba de Bavario. Krom por ĉasado, la kampara bieno uziĝis por kultivo de herboj por la nobela kuirejo. Tiel ekestis la nomo Keukenhof ("kuireja bieno" respektive "kuireja ĝardeno"). Dum la jaro 1857 la pejzaĝa arkitekto kreis planon por kastela parko Keukenhof. La anglastila pejzaĝa parko, kiun li tiam kreis, ankoraŭ nun estas la baza strukturo de la nuna parko. Pro iniciato de grupo da florkultivistoj, en la parko unuafoje dum la jaro 1949 estis aranĝita prezento da printempaj floroj, por doni al ili okazon prezenti siajn florojn. Nuntempe proksimume 90 florkultivistaj bienoj kune respondecas pri la aŭtuna plantado kaj printempa prizorgo de la flora abundo. Aparte multas tulipoj, narcisoj kaj hiacintoj, kiuj elstare bone kreskas en la sabla kaj kalkoŝtona grundo. Aldone al la pejzaĝa parko, plantata je printempaj floroj, sur la tereno situas pluraj pavilonoj, nomataj laŭ membroj de la nederlanda reĝa familio, en kiuj ekspoziciiĝas ekzotikaj floraj plantoj kaj artaj floraranĝoj, okazas koncertoj kaj eblas restoraciaj manĝoj. Aldoniĝas eta porinfana bestoĝardeno, vastaj infanludejoj kaj klasika arbusta labirinto.

La parko Keukenhof ekde la mezo de la 2-a jarcento evoluis ĝis unu el la plej grandaj turismaj vidindaĵoj de Nederlando. Ĝi estas foiro kaj ankaŭ florbulba aĉetejo por plantoŝatantoj, kaj kontentigas la atendon de multaj turistoj je "tipe nederlandaj" tulipoj, pluaj printempaj floroj, kamparaj kanaletoj kaj historia ventomuelejo ("Keukenhofmolen"). Sur la parka areo de 32 hektaroj tamen troveblas ankaŭ la plej granda kolekto de skulptaĵoj en Nederlando – ekspoziciiĝas 150 verkoj de 50 skulptistoj. La parko malfermatas nur ekde la lasta semajno de marto ĝis la mezo de majo, de 8:00 ĝis 19:30 h. La kulmina flora periodo dependas de la aktualaj veteraj kondiĉoj – kutime temas pri la mezo de aprilo.

Ĉiujare ankaŭ la florparado Bloemencorso Bollenstreek pasas la parkon sur sia vojo de Noordwijk al Haarlem.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]