Saltu al enhavo

Khadga Prasad Sharma Oli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Khadga Prasad Sharma Oli
Persona informo
खड्ग प्रसाद शर्मा ओली
Naskiĝo 22-an de februaro 1952 (1952-02-22) (73-jaraĝa)
en Tehrathum District
Religio hinduismo vd
Lingvoj anglanepalahindia vd
Ŝtataneco Nepalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Nepalo (Unuiĝinta Marksista-Leninista)
Nepala Komunista Partio
Communist Party of Nepal (en) Traduki
Communist Party of Nepal (Pushpa Lal) (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Khadga Prasad Ŝarma OLI, ankaŭ konata kiel K. P. Ŝarma Oli , aŭ simple K. P. Oli (nepale खड्गप्रसाद  ओली; naskiĝis la 22- an de februaro 1952 en Iwa Khanigaun, Terhathum, Nepalo) estas nepala ŝtatisto kaj politikisto, la gvidanto (kunprezidanto, kun Pushpa Kamal Dahal) de la reganta Komunista Partio de Nepalo.

Li funkciis kiel ĉefministro de Nepalo en pluraj okazoj: de la 12a de oktobro 2015 ĝis la 4a de aŭgusto 2016, de la 15a de februaro 2018 ĝis la 13a de julio 2021 kaj de la 15a de julio 2024 ĝis la 9a de septembro 2025. [1][2] Li estis la unua ĉefministro nomumita post la unuaj ĝeneralaj parlamentaj elektoj organizitaj laŭ la nova konstitucio de Nepalo.

Li funkciis kiel la Ministro pri Internaj Aferoj de Nepalo de la 30a de novembro 1994 ĝis la 12a de septembro 1995, la Vicĉefministro kaj Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de Nepalo de la 2a de majo 2006 ĝis la 1a de aprilo 2007.

Aktivulo de la Komunista Partio de Nepalo ekde 1966, li estis malliberigita pro siaj agadoj de 1973 ĝis 1987. Li estas konsiderata ŝlosila gvidanto de la nepala modera komunista partio Komunista Partio de Nepalo (Unuiĝintaj Marksistoj-Leninistoj), ofte konata kiel UML).

Li estas parlamentano por Jhapa 5 ekde 2017. Li antaŭe funkciis kiel parlamentano por Jhapa 6, Jhapa 2, kaj Jhapa 7.

Oli kontraŭstaris la blokadon truditan al Nepalo fare de Barato en 2015. [3] Li plifortigis rilatojn kun Ĉinio kiel alternativo al la tradicie proksimaj komercaj ligoj de Nepalo kun Barato, kaj ĝisdatigis la mapon de Nepalo per konstitucia amendo por inkluzivi disputatajn teritoriojn kun Barato, pro kio li ricevis nacian laŭdon kaj reputacion kiel naciisto. [4][5] Lia oficperiodo estis polemika pro lia ofta uzo de sarkasmaj rimarkoj, malamikeco al kritikistoj kaj la amaskomunikiloj,  kaj akuzoj pri favorado de nepotismo kaj korupto. [6][7] [8]

La 9-an de septembro 2025 li eksiĝis kiel ĉefministro pro kontraŭkoruptaj amasprotestoj (tielnomata Generacio Z). [9]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]