Khaled Hosseini
Khaled Hosseini | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Khaled Hosseini خالد حسینی | |||||
Naskiĝo | 4-an de marto 1965 (59-jaraĝa) en Kabulo | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Kalifornio en San-Diego Independence High School (en) ![]() Universitato de Santa Clara UC San Diego School of Medicine (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto medical writer (en) ![]() kuracisto-verkisto romanisto verkisto ![]() | ||||
Laborkampo | Afganio ![]() | ||||
Aktiva dum | 2003– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La kajtanto ❦ A Thousand Splendid Suns ❦ And the Mountains Echoed ❦ Sea Prayer vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Khaled HOSSEINI /ˈhɑːlɛd hoʊˈseɪni/ (perse خالد حسینی, Ḫālid Ḥusaynī; naskita la 4-an de marto 1965 en Kabulo, Afganio) estas usona verkisto kaj kuracisto de afgana deveno.
Lia debuta romano, The Kite Runner (La kajtokuristo), estis skribita en 2003 kaj iĝis furorlibro kaj estis adaptita al samnoma filmo en 2007.
Lia dua, A Thousand Splendid Suns, estis publikigita la 22an de majo 2007 .
Lia tria romano, And the Mountains Echoed, estis publikigita en majo 2013.
Khaled Hosseini estas la Reprezentanto de UN por Rifuĝintoj [1]. Li elmigris el Afganio kiel infano. Hosseini vokas la internacian komunumon daŭre doni helpon al Afganio: en la sfero de ekonomio, agrikulturo, kaj plibonigo de vivo. Li skribas artikolojn pri la problemo de la rifuĝintoj . Liaj verkoj estis publikigitaj, interalie, en la aŭtoritata brita gazeto The Guardian. Li alvokas konservi la homan dignon de rifuĝintoj [2]. Li dediĉis sian lastan romanon, publikigita en 2018, Sea Prayer (Preĝo al la Maro), al la problemo de rifuĝintoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (22 May 2007) "Words of support for UNHCR as Kite Runner author publishes new novel" United Nations Commission on Human Rights. Arkivita el la originalo je August 24, 2010.
- ↑ . Khaled Hosseini (angle). Alirita March 25, 2021 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Oficiala retejo de la fondaĵo Khaled Hosseini
- Khaled HosseiniArkivigite je 2012-04-28 per la retarkivo Wayback Machine la 28an de aprilo 2012, ĉe la ĉe eldonejo Bloomsbury
- "The Kite Runner La Aŭtoro revenas hejme, Lev Grossman, Time, la 17an de majo 2007