Khaltmaagiin Battulga
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Khaltmaagiin Battulga | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de marto 1963 (59-jara) en Ulaanbaataro |
Lingvoj | mongola • rusa • angla |
Ŝtataneco | Mongola Popola Respubliko • Mongolio |
Okupo | |
Okupo | politikisto • sambo fighter • entreprenisto • artisto • entreprenisto |
TTT | |
Retejo | https://president.mn |
Khaltmaagiin Battulga (mongole Халтмаагийн Баттулга; naskiĝis la 3-an de marto 1963) estas mongola politikisto de la Demokrata Partio kaj la kvina prezidento de Mongolio. Li transprenis la postenon la 10-an de julio 2017 post la balotado en la sama jaro. Li sidis en la parlamento de la lando de 2004 ĝis sia enoficiĝo kiel prezidento. Inter 2008 kaj 2014 li estis ministro[1].
Antaŭ lia politika kariero, Battulga estis samdo-ĉampiono[2].
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (en) Khaltmaaglin Battulga, prezidento de Mongolio.
- ↑ (en) La 55- jaraĝa Sambo-Ĉampiono estas La Plej Danĝera Prezidanto sur la Tero, muaythaiauthority.com, la 28-an de junio 2018.