Khan Noonien Singh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Khan Noonien Singh
homo en Star Trek • fikciulo en televida serio • filma rolulo • literatura rolulo • Augment • fikcia homo
Kreita de Gene Roddenberry
Verko Last Full Measure
The Rise and Fall of Khan Noonien Singh, Volume 1
Federation
The Wrath of Khan
Arena
Khan
Stela Vojaĝo En Mallumon
Federation – The First 150 Years
Second Contact
The Star Trek Book
Star Trek: The Original Series Core Game Book
Rolita de Ricardo Montalbán, Benedict Cumberbatch, Ricardo Montalbán
Informoj
Sekso vira
Religio Sikismo
Ekipita per turbano
Okupo militestro-regantotiranodiktatoro
Malamikoj James Tiberius KirkSpock
vdr

Khan Noonien Singh, ofte mallongigita al Khan, estas fikcia rolulo de Star Trek. La ulo unue aperis en la origina serio dum epizodo Space Seed [Kosma semo] (1967), kaj estis rolita de Ricardo Montalbán, kiu ripetis la rolon en la 1982-a filmo La Kolero de Khan. En la 2013-a filmo "Star Trek Into Darkness", li estas ludata fare de Benedict Cumberbatch.

Khan estas eŭgenike "plibonigita" homo, multe pli forta fizike kaj inteligenta ol normala homo. Khan estas prezentita kiel viro de barata deveno, eleganta, ĉarma kaj ambicia.

La ulo kontrolis trionon de la Tero dum la Eŭgenikaj militoj de la 1990-aj jaroj. [1] Li estis arestita en "dorma kosmoŝipo" SS Botany Bay kun siaj kunuloj. Post li estis revivigita en la jaro 2267 fare de la anaro de la USS Enterprise (NCC-1701), Khan provas alpreni la kosmoŝipon, sed estas malhelpita de James T. Kirk kaj ekzilita sur Ceti Alpha V por krei novan socion kun siaj homoj. En La Kolero de Khan, okazita dek kvin jarojn post "Kosma semo", Khan provas venĝon kontraŭ Kirk.

En Star Trek Into Darkness (2009), starigita en la alterna kontinueco establita en Star Trek, Khan aperas preskaŭ ĝis jardeko antaŭ la okazaĵoj de "Kosma semo". Khan uzas la falsan nomon "John Harrison" kaj devigas ke Admiralo Marcus konstruu armilojn por Stelŝiparo kontraŭ la anaro de Khan. Li daŭrigas ribelon kaj ekas konflikton kun la anaro de "Enterprise".

La Online Film Critics Society elektis lin kiel unu el la dek plej grandaj filmaj malbonuloj de ĉiuj tempoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]