Kiĉenero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kiĉenero, Ontario)
Kiĉenero
angle: Kitchener, esperante: Kiĉenero
urbo
Urbocentro de Kiĉenero
Oficiala nomo: City of Kitchener
Moto: "Ex industria prosperitas"
(Prosperado per laboremo)
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Ontario
Regiono Suda Ontario
Distrikto Regiona Municipo Waterloo
Historia regiono Supra Kanado
Rivero Granda Rivero
Situo Kiĉenero
 - koordinatoj 43° 27′ 00″ N 80° 29′ 00″ U / 43.45000 °N, 80.48333 °U / 43.45000; -80.48333 (mapo)
Areo 136,89 km² (13 689 ha)
 - de aglomeraĵo 313,85 km² (31 385 ha)
 - de metropolo 827,07 km² (82 707 ha)
Loĝantaro 219 153 (2011)
 - de aglomeraĵo 441 380
 - de metropolo 477 160
Denseco 1 600,94 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 1 406 loĝ./km²
 - de metropolo 577 loĝ./km²
Fondita 1833
Urbestro Carl Zehr
Horzono UTC (UTC-5)
 - somera tempo UTC (UTC-4)
Poŝtkodo N2A ĝis N2R
Telefona antaŭkodo +1-519 kaj 226
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Ontario
Situo enkadre de Ontario
Situo enkadre de Ontario
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Kitchener, Ontario
Retpaĝo: www.kitchener.ca
Kiĉenero

Kiĉenero (angle: Kitchener) urbo en la suda parto de la provinco Ontario en Kanado. Ĝi situas proksimume 100 kilometrojn okcidente de la urbo Toronto, kaj estas parto de metropola regiono nomata Granda Toronto kaj de la Jorka Regiono. Laŭ stato de la jaro 2021 en la urbo vivis 256 885 loĝantoj sur areo de 136 890 000 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km². La urbo estas parto de la metropola regiono Granda Toronto kaj la ena ringo de la Ora Hufumo.

Ĝin fondis episkopo Benjamin Eby kaj tie setlis ĉ. 1807 germanaj enmigrantoj. En 1833 ĝi ricevis la nomon Berlin kaj iĝis la sekreta ĉefurbo de la germanoj en Kanado. Sub la influo de kontraŭgermanaj fluoj dum la unua mondmilito, la urbo Berlino estis renomita en 1916, post referendumo bojkotita de multaj loĝantoj. Ekde tiam la urbo nomatas laŭ la brita feldmarŝalo kaj milita ministro grafo Herbert Kitchener, mortinta en batalo de tiu jaro. Nur du antaŭurboj, Mannheim en la sudokcidento kaj Breslau en la nordoriento, rajtis teni siajn germanajn nomojn. En la 1990-aj jaroj ekzistis iniciato renomi la grandurbon reen al Berlino, sed tio ne trovis sufiĉan subtenon.

Tamen, la germana influo ankoraŭ sentiĝas en la urbo nuntempe, ekzemple per la ĉiujara Oktobrofesto, kiu altiras multajn gastojn el la tuta Nordameriko. Estas ankaŭ tradicia germana kristnaska foiro.

Pro la apuda urbeto Waterloo, kie situas la du universitatoj universitato de Waterloo kaj universitato Wilfred Laurier, multaj kiĉeneranoj laboras en edukada kaj alt-teknologia industrioj, sed multaj ankaŭ okupiĝas pri fabrikado kaj agrikulturo, precipe pro la multaj menonitoj en la regiono kiuj ankoraŭ havas tradician agrikulturistan viv-stilon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Wellesley Waterloo
Woolwich
Woolwich
Elora
Fergus
Wilmot
Stratford

North
West  Kiĉenero  East
South

Woolwich
Guelph
Woodstock North Dumfries
Paris
Cambridge