Kiĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La esenco de germana kiĉo: la Ĝardena nano
Japana kiĉo: la mansvinga kato (Maneki Neko)

Kiĉo (germane: Kitsch) estas malestima termino por - el vidpunkto de la spektanto - kategorii artverkon malaltkvalita, sengusta kopio de iu ekzistanta stilo aŭ troplena de (malsinceraj) emocioj. Kontraste al artista emo, esprimi verecon aŭ belecon, kiĉo estas konsiderata sentimentala, triviala, banala, kliŝa.

La etimologio de la vorto kiĉo estas malcerta. Certas tamen ke ĝi devenas el la germana aŭ el la jida kaj originis ĉirkaŭ 1870 en la artsceno en Munkeno. Eblaj devenoj:

  • kunbalaita koto (germana dialekto: „kitschen“)
  • rapide kaj malzorge skizo por anglaj/usonaj turistoj (adaptiĝo el angla: „sketch“)
  • vendaĵo nenecesa (jida: „verkitschen“ - vendaĉi) [1]

Kiĉo troveblas en ĉiuj kampoj: varbado, arkitekturo, pentrado, muziko, teatro, televido kaj kino, literaturo

Literaturo

  • Adorno, Theodor (2001): The Culture Industry. Routledge. ISBN 0-415-25380-2
  • Braungart, Wolfgang (2002): ”Kitsch. Faszination und Herausforderung des Banalen und Trivialen”. Max Niemeyer Verlag. ISBN 3-484-32112-1/0083-4564.
  • Broch, Hermann (1933): Das Böse im Wertsystem der Kunst. * (2003). Geist and Zeitgeist: The Spirit in an Unspiritual Age. Counterpoint Press. ISBN 1-58243-168-X
  • Dorfles, Gillo (1969, tradukita el la itala versio de 1968 Il Kitsch): Kitsch: The world of Bad Taste, Universe Books. LCCN 78-93950
  • Elias, Norbert (1998[1935]): Kitschstil und Kitschzeitalter. / “The Kitsch Style and the Age of Kitsch,” in J. Goudsblom and S. Mennell (eds) The Norbert Elias Reader. Oxford: Blackwell .
  • Friedländer, Saul (dt.1984): Kitsch und Tod. Der Widerschein des Nazismus
  • Giesz, Ludwig (1971): ”Die Phänomenologie des Kitsches” (An English version also exists).
  • Greenberg, Clement: Kitsch and Avant-Garde. In: Partisan Review 6:5. New York 1939. rete legebla
  • Karpfen, Fritz (1925): ”Kitsch. Eine Studie über die Entartung der Kunst”. Weltbund Verlag.
  • Moles, Abraham (1972): Psychologie des Kitsches. (nova eldono 1977). Psychologie du Kitsch: L’art du Bonheur, Denoël-Gonthier
  • Reimann, Hans (1936): ”Das Buch vom Kitsch”. R.Piper&Co / Verlag, München.
  • Richter, Gerd (1972): Kitsch-Lexicon, Bertelsmann Lexicon-Verlag. ISBN 3-570-03148-9
  • Ute Dettmar, Thomas Küpper (eld.) (2007): "Kitsch. Texte und Theorien" Reclam, Stuttgart. ISBN 978-3-15-018476-9. (Enhavas la klasikajn tekstojn kritikantaj kiĉon, de aŭtoroj kiel Theodor Adorno, Ferdinand Avenarius, Edward Koelwel, Walter Benjamin, Ernst Bloch, Hermann Broch, Richard Egenter, ktp).

Notoj, fontoj

  1. Abraham Moles: Psychologie des Kitsches, Carl Hanser Verlag 1971

Eksteraj ligiloj