Donkiĥoto (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Don-Kiĥoto kaj Sanĉo Panza post atako al ventmuelejoj. Per Gustave Doré
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo (hispane, El ingenioso hidalgo don Quijote de la Mancha [el inĥenioso idalgo don kiĥote de la manĉa], Quixote laŭ Cervantes-tempa ortografio) estas romano de la hispana aŭtoro Miguel de Cervantes. Ĝi estas ĝenerale rigardata kiel la unua romano de modernaj tempoj kaj la ĉefa hispanlingva beletraĵo. Origine skribita en la hispana lingvo, la rakonto estas tradukita en multajn lingvojn.

La nomo Don Kiĥoto skribiĝis Don Quixote en la tiatempa hispana skribo, kun la tiama elparolo [don kiŝote]. Pro la malapero de "ŝ"-sono en moderna hispano, kaj pro la reformo de ties skribmaniero, la nomo nun skribiĝas Don Quijote, elparolita [don kiĥote]. La "ŝ"-prononco plu ekzistas en tradukoj, kiel ekzemple en la franca (Don Quichotte), en la itala (Don Chisciotte), en la portugala (Dom Quixote) kaj en la kataluna (Don Quixot). Male, en la angla, pro la konservo de la 17a-jarcenta skribmaniero (Don Quixote), la nomo elparoliĝas [Don Kŭiksaŭt].

La romano

La romano Don Kiĥoto efektive konsistas el du partoj: la unua aperis en 1605 kaj la dua en 1615 (unu jaro antaŭ la morto de la aŭtoro). Inter la unua kaj la dua partoj, eldoniĝis falsa rakonto de plagiatisto de Cervantes Alonso Fernández de Avellaneda. Pro tio, la dua parto enhavas plurajn aludojn al la plagiatisto, kaj finiĝas kun la morto de Don Kiĥoto (por ke neniu trompanto reuzu la personon de Cervantes).

Cervantes diras, ke la komencajn ĉapitrojn li prenis el "kronikoj de La Mancha", kaj la ceteraj estis tradukitaj de morisko el araba originalo de Cide Hamete Benengeli ("S-ro Hamid Melongena"). Tiu kaj aliaj rimedoj parodias la kavaliran ĝenron, tiam modega.

La intrigo koncernas la vojaĝojn kaj aventurojn de Don Kiĥoto kaj de lia ŝildisto Sanĉo Panzo (Sancho Panza). Don Kiĥoto estas ordinara hispano (hidalgo, la plej malalta rango de la hispana nobelaro), kiun obsedas fantasto de migrantaj kavaliroj . Liaj familio kaj amikoj opinias, ke li estas freneza, kiam li decidas esti migranta kavaliro kaj vagi tra Hispanio ĉevale, rajdanta sian ĉevalaĉon Rosinante [rosinante], justiganta misjustaĵon, kaj protektanta la prematojn.

Don Kiĥoto estas okulvideble freneza laŭ la plejparto de la popolo. Li kredas, ke ordinaraj gastejoj estas sorĉitaj kasteloj, kaj iliaj kampulinoj estas belaj princinoj. Li konfuzas ventmuelilojn kun premaj gigantoj senditaj de malbonaj sorĉistoj. Li imagas, ke najbara kamparanino Aldonza Lorenzo estas Dulcinea del Toboso [dulsinea del toboso], princino al kiu li promesis amon, servon kaj fidelecon.

Sanĉo Panzo, lia simpla eskviro, kredas, ke sia mastro estas iom freneza, sed ambaŭ la mastro kaj lia eskviro travivas malsimplajn ŝanĝojn kaj evoluon, kaj ĉiu persono gajnas atributojn de la alia dum la romano progresas. En la fino de la dua libro, Don Kiĥoto decidas, ke liaj agoj estis frenezaĵoj kaj reiras al sia hejmo por morti. Sanĉo lin petegas, ke li ne cedu, kaj li sugestas, ke ili prenu la rolon de paŝtisto, kiuj estis ofte la herooj de pastoralaj poemoj kaj historioj.

Mastro kaj eskviro havas multajn aventurojn, pli ofte kaŭzantaj malbonon ol bonon, malgraŭ siaj noblaj intencoj.

Cervantes inkluzivigis en la unua parto aliajn siajn novelojn, apenaŭ ligitajn al la ĉefa rakonto. Ekzemple: "La rakonto de la bagnano", kiu inspiris al Ŝekspiro The Story of Cardenio; "La malprudenta scivolulo".

Aldonoj

La gravuraĵoj de Gustave Doré por franca eldono igis klasikaj, sed ankaŭ Pablo Ruiz Picasso estis inspirita de la libro.

La aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo ekspluatas la famon de la romano de Cervantes por instigi turismon en la regiono. Multaj lokoj en Manĉo ligiĝas kun la romano, inkluzive de ventmueliloj kaj gastejoj.

Estas asteroido dediĉita al la ĉefa rolulo nome 3552 Don Kiĥoto.

En Esperanto aperis

  • "Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono : 5 ĉapitroj" / Trad. Frederic Pujulà i Vallès. - 2a eld. - Berlin ; Dresden: Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel, 1924. - 55 p. - (Esperanta Biblioteko Internacia ; 5)
  • El curioso impertinente: "La malprudenta scivolulo : 33a, 34a kaj 35a ĉapitroj de la verko `Don Kiĥoto´" / El la hispana originalo trad. Luis Hernández Lahuerta. - Valencia: Hernandez, 1955. - 55 p.


Alia teksto pri Don Kiĥoto:

Rete legebla verko