Kiŝ (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la insulo Kiŝ en la Persa Golfo. Aparte ekzistas samnoma antikva urbo Kiŝ en Mezopotamio.
Kiŝ (insulo) (Irano)
Kiŝ (insulo) (Irano)
DMS

Kiŝ (perse کیش) estas irana insulo kaj urbo en la Persa Golfo, kaj estas parto de la provinco Hormozgan. Pro sia statuso kiel libera komerco zono, ĝi estas propagandata kiel konsuma paradizo, kun multaj butikaj centroj, butikaroj, turismaj vidindaĵoj, kaj feriejaj hoteloj. Sur la insulo konstante vivas proksimume 20.000 loĝantoj kaj ĉirkaŭ 1,5 milionoj da homoj vizitas la insulon ĉiujare. La areo de la insulo estas 91 km². Kiŝ laŭ aserto de la insula turisma oficejo estas la tria plej vizitata urbo en okcidenta Azio, post Ŝarm el Ŝeiĥ kaj Dubajo.

Geografio kaj klimato

Kiŝ situas en la Persa Golfo kaj kovras areon de proksimume 91 km². Ĉe la insula marbordo estas koralaj rifoj kaj multaj aliaj malgrandaj insuloj. La klimato de Kiŝ estas vintre milda kaj somere varma kaj humida.

Historio

La insulo Kiŝ estis menciita en la historio diversmaniere kiel Kamtina, Arakia, Arakata kaj Gis. Dum la jaro 325 a.K., Aleksandro la Granda komisiis ekspedicion el sia armeo vojaĝi en la Golfon de Omano kaj la Persan Golfon. La verkoj de tiu ekspedicio estis la unua konata skriba mencio de la insulo dum la antikvo. Kiam Marko Polo vizitis la imperiestron de Ĉinio, li rimarkis ĉe la imperiestra edzino perlojn, pri kiuj oni informis ke ili estis de Kiŝ. Dum la 1970-aj jaroj la lasta ŝaho de Irano transformis la insulon al luksa feriejo por la internacia riĉularo, konstruigante inter alie grandan kazinon (nun denove fermata) kaj internacian flughavenon. Post la Irana Revolucio, Kiŝ fariĝis doganlibera butikara centro.

Ekonomio

Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj la Irana registaro intense propagandis kaj evoluigis la insulon por konkurenci pri altiro de eksterlandaj gastoj kun Dubajo sed plejparte kun la urbo Doha. Kadre de tio multaj konstruaĵoj estis starigitaj kaj fremdaj investoj allogitaj. Post la starigo de la doganlibera zono, la leĝoj de la Islama Respubliko de Irano sur la insulo estis multe pli malstreĉitaj ol en la ceteraj regionoj de Irano, kaj tio rezultis en konsiderinda pliiĝo de plejparte enlanda turismo dum la pasintaj jaroj, kaj ankaŭ de la internacia komerco sur la insulo. Tamen, ekzemple alkoholaĵoj daŭre ne haveblas sur la insulo, samkiel en la cetero de Irano.