Kiŝangarh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco en Kiŝangarh
Palaco en Kiŝangarh
Kiŝangarh
urbosetlejo
Administrado
Poŝtkodo 305801
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 34′ N, 74° 52′ O (mapo)26.57388888888974.866666666667Koordinatoj: 26° 34′ N, 74° 52′ O (mapo) [+]
Alto 433 m [+]
Areo 895,78 km² (89 578 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Kiŝangarh (Raĝastano)
Kiŝangarh (Raĝastano)
DEC
Kiŝangarh
Kiŝangarh
Situo de Kiŝangarh
Kiŝangarh (Barato)
Kiŝangarh (Barato)
DEC
Kiŝangarh
Kiŝangarh
Situo de Kiŝangarh

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kishangarh [+]
vdr

Kiŝangarh (hindie किशनगढ़) estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Raĝastano, en distrikto de Aĝmer.

Procesio en Kiŝangarh

Demografio[redakti | redakti fonton]

Kiŝangarh havis populacion de 206 342 en 2020 kun legopovo de 69%, pli alte ol la landaveraĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kiŝangarh situas 433 metrojn super la marnivelo en montaro. Distrikta sidejo Aĝmer troviĝas 27, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 100, Tonk (Raĝastano) 105, Sikar 117, Nagaŭr 130, Ĝodpur 186, tutlanda ĉefurbo Delhio 325 (voje 408), Mumbajo 874, Kolkato 1438 kilometrojn (aere) [1].

Fortikaĵo en Kiŝangarh

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝtato Kiŝangarh estis fondita fare de princo de Ĝodpur en 1609, pli frue maharaĝo regis tie. Baldaŭ la ŝtato akceptis la islamon. Inter 1818 aj 1948 la britoj dominis, dum inter 1899-1900 granda malsatkatastrofo okazis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kiŝangarh estas ĉefurbo de marmoroj, ja dependas de la marmora produktado, 25 mil da marmorvendejoj. Proksime de la urbego estas granda ujo por teni la marmorŝlimon (ĝi estas forĵetaĵo).

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Kiŝangarh la oficiala lingvo estas la hindia.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj de Kiŝangarh őlejparte estas hinduoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Kiŝangarh estas hejmo de Centra Universitato de Raĝastano.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kiŝangarh situas ĉe duonarida klimato. Jare pluvas averaĝe ĉirkaŭ 500 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj nur apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-33 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kiŝangarh havas trairan fervojan linion inter Aĝmer-Ĝodpur kaj 4 ĉefvojoj kuras al la urbego (el tio 2 eatas nacia aŭtovojo), krome kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝajpuro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj
  • fortikaĵo konstruita en 1649, ene malliberejo, grenejoj, armilejoj kaj fandejoj
  • reĝa palaco konstruita en 1870 najbara kun la fortikaĵo, nuntempa hotelo
  • lago

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans