Ki Haĝar Devantara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ki Haĝar Devantara
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1889 (1889-05-02)
en Yogyakarta
Morto 28-an de aprilo 1959 (1959-04-28) (69-jaraĝa)
en Yogyakarta
Tombo Q12518866
Lingvoj indonezia
Ŝtataneco Indonezio
Alma mater Europeesche Lagere School
Subskribo Ki Haĝar Devantara
Familio
Patro Pangeran Soerjaningrat
Edz(in)o Nyi Hadjar Dewantara
Okupo
Okupo politikistofilozofo • rezistobatalanto • edukistoinstruisto • education activist • verkistoĵurnalisto • kolumnisto
Verkoj Taman Siswa
vdr

Ki Haĝar DEVANTARA, nome "Raden Mas" (nobeleta funkciulo) Soewardi Soerjaningrat (en indonezia literumado EYD: Suwardi Suryaningrat); el 1922 konata ankaŭ kiel Ki Hadjar Dewantara (EYD: Ki Hajar Dewantara), kio estis literumita ankaŭ kiel Ki Hajar Dewantoro por montri la sonojn en Java lingvo (2a de majo 1889 en Pakualaman – 26a de aprilo 1959 en Ĝoĝakarto), estis grava aktivulo de la movado por Indonezia sendependigo, verkisto, ĵurnalisto, politikisto, kaj pioniro de edukado por la indiĝenaj indonezianoj en la epoko de la Nederlanda koloniismo. Li fondis la instruskolon Taman Sisŭa, nome institucio kiu havigis edukadon por indonezianoj, sed kiu fakte estis limigita al java aristokratio kaj al nederlandaj koloniuloj.

Ki Haĝar Devantara en monbileto de 20 000 Indoneziaj rupioj.

Li estis honorita kiel Nacia Heroo de Indonezio fare de la unua prezidento de Indonezio, nome Sukarno, la 28an de novembro, 1959.[1] Li estis ankaŭ la unua Ministro de Nacia Edukado de la Respubliko Indonezio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dekreto de la Prezidento de la Respubliko Indonezio No. 305 de 1959, datita la 28an de novembro, 1959.