Kibucaj volontuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kibucaj volontuloj estas homoj venintaj el la tuta mondo kiuj volas vivi kaj labori en kibuco en Israelo. Ĉi tiuj volontuloj, plejparte junaj homoj, kutime restas ĉe la kibuco por mallonga periodo, laborantaj en diversaj filioj de la kibuca ekonomio (agrikulturo, kuirejo, ĝardenado kaj fabriko). Plejparto de la volontuloj tipe venas al Israelo por mallonga periodo de du al tri monatoj sub volontula vizo. Volontuloj ricevas manĝaĵon kaj gastigadon kaj foje poŝmonon. Iuj volontuloj kombinas laboron kun la studado de la hebrea lingvo ĉe kibuca ulpan (hebrea: אולפן‎). Kelkaj kibucoj organizas vizitojn kaj kulturajn eventojn por la volontuloj.[1] La plimulto de kibucaj volontuloj komence originis de judaj diasporaj komunumoj.

Dum la pinto de la kibuca volontula fenomeno en la 1970-aj jaroj, ĉirkaŭ 12 000 volontuloj alvenis ĉiujare kaj laboris en centoj de diversaj kibucoj en Israelo.[2]

Entute 350 000 volontuloj el 35 malsamaj landoj volontulis en diversaj kibucoj tra Israelo ekde 1967, kun plejparto de la volontuloj tra la jaroj venintaj de Britio (ĉirkaŭ 50 000), Sud-Afriko (ĉirkaŭ 40 000), Svedio (ĉirkaŭ 25 000), Danio (ĉirkaŭ 20 000) kaj Germanio (ĉirkaŭ 15 000).[3][4]

Rimarkindaj volontuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]