Kidou Senshi Gundam: Suisei no Majo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kidou Senshi Gundam: Suisei no Majo
Originala titolo 機動戦士ガンダム 水星の魔女
Produktadlando  Japanio
Originala lingvo Japana
Ĝenro Meĥao, Sciencfikcio
Reĝisoro(j) Kobayashi Hiroshi, Ando Ryo
Studio(j) Sunrise
Produktisto(j) Ogata Naohiro
Laŭ la verko de Okuchi Ichiro
Muziko Ohmama Takashi
Televidaj retoj TBS, MBS TV
Aperdatoj 2-a de oktobro 2022
vdr

Kidou Senshi Gundam: Suisei no Majo (japane 機動戦士ガンダム 水星の魔女 [kido senŝi gandam suisei no maĝo]) estas animea serio primetita en la universo de Gundam. Ĝi estis farita de Sunrise kaj dissendita de oktobro al decembro 2022.

Sekvaĵo tuj estis anoncita por aprilo 2023.

Resumo[redakti | redakti fonton]

A.S. (Ad Stella) 122

Estas epoko kiam amaso da kompanioj eniris kosmon kaj starigis grandegan ekonomian sistemon. Sola fraŭlino el la izolita planedo Merkuro translokiĝas al Lernejon de Teknologio "Asticassia" [asutikaŝja], direktita de la firmao Beneritt kiu superregas la meĥaon industrion.[1]

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Suletta Mercury (スレッタ・マーキュリー, [suretta markjuri]) Sejuo: Ichinose Kana

Originale nomita Ericht Samaya (エリクト・サマヤ, [erikuto samaja]), ŝi estas dua-jara studento en la pilota departemento kiu translokiĝis al la lernejo el Merkuro. Suletta estas timema fraŭlino kiu havas problemon komuniki kun ĉiuj krom ŝia patrino. Ŝi estas la piloto de la Gundam Aerial.

Miorine Rembran (ミオリネ・レンブラン) Sejuo: Lynn

Ĉarma kaj inteligenta dua-jara studento en la departemento de strategia administrado. Miorine estas la nura filino de Delling Rembran, la prezidanto de la firmao Beneritt kaj estro de la lernejo. Ŝia patrino estis botanikisto kaj Miorine tenas malgrandan forcejon por ŝia memoro. Ŝi havas fortan ribeleman senton kontraŭ ŝia patro, kiu apenaŭ agnoskas ŝin.

Nika Nanaura (ニカ・ナナウラ) Sejuo: Miyamoto Yume

Guel Jeturk (グエル・ジェターク, [gŭel ĝetark]) Sejuo: Azakami Youhei

Elan Ceres (エラン・ケレス, [eran keres]) Sejuo: Hanae Natsuki Shaddiq Zenelli (シャディク・ゼネリ, [shaddik zeneri]) Sejuo: Furukawa Makoto

Chuatury Panlunch (チュアチュリー・パンランチ, [ĉuaĉuri panranĉi]) Sejuo: Tomita Miyu

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]