Kieva kokaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kieva kokaĵo.

La kieva kokaĵokijiva kokaĵo estas ukraina recepto de brusta kokaĵo premita kaj rulita ĉirkaŭ ajla butero aldone kun herboj, poste panerumita kaj fritita. Tiu koka blankaĵo povas esti ankaŭ papilote kuirita.

Origino[redakti | redakti fonton]

Tiu recepto estas atribuita ĉefe al Ukrainio kaj ĝia ĉefurbo Kievo . Buŝa tradicio en Kievo atribuas tiun inventan recepton al la restoracio de la hotelo Continental en la komenco de la 20-a jarcento. Tiu luksa hotelo konstruita en 1897 enhavis en sia menukarto la "Kievan kokaĵon". La konstruaĵo estis detruita dum la dua mondmilito, poste rekonstruita kaj iĝis la Kieva Konservatorio. Tamen tiu recepto estis reprenita de multaj restoracioj kaj disvastiĝis en la tuta mondo.

Frua referenco de "Kievaj kotletoj el kokido aŭ bovido" estas trovita en la kuirarta libreto: Кулинарный сборник (1915) [1], kolekto de receptoj kiuj estis publikigitaj en la Moskva Ĵurnalo por dommastrumantoj en 1913-1914.

Ingrediencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kuirarta manlibro, en la rusa lingvo, 1915 paĝo 72 menuo 148. Котлеты киевские из кур или телятины