Kievo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭromajdano, fotoj de manifestacioj en Kijivo / Kievo, i.a. sur la foto n-ro 2 estas fama ukraina kantistino, kiu partoprenis la manifestaciojn Ruslana t.e. Ruslana Stepanivna Liĵiĉko, sur la lasta foto ni vidas la reston de la monumento de Lenino faligita la 8an de decembro 2013
Kievo
ukraine: Київ, ruse: Киев
urbo kun aparta statuso
Placo de Sendependeco
Oficiala nomo: Київ
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Kieva provinco
Historiaj regionoj
Metroo Metroo de Kievo
Memorindaĵoj
Rivero Dnepro
Situo Kievo
 - alteco 179 m s. m.
 - koordinatoj 50° 27′ 00″ N 30° 31′ 25″ O / 50.45000 °N, 30.52361 °O / 50.45000; 30.52361 (mapo)
Areo 839,00 km² (83 900 ha)
Loĝantaro 2 718 100 (2006)
Denseco 3 239,69 loĝ./km²
Ravino Babij Jar
Unua skribmencio 882
Primatoro Vitalij Klitĉko
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 01000—06999
Telefona antaŭkodo +380-44
KOATUU 8000000000
Honorigo Urbo-Heroo
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Kyiv
Retpaĝo: www.kmv.gov.ua
Panoramo de Kievo
Ĥreŝĉatik, la ĉefa strato en Kievo

KievoKijivo (ukraine Київ/Kijiv, ruse Киев/Kiev) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Ukrainio. Ĝi plej verŝajne havas ĉirkaŭ 4 milionojn da loĝantoj, kvankam la popolnombrado en 2008 oficiale registris nur 2,8 milionojn da loĝantoj.

La urbo situas en la nordo de Ukrainio, sufiĉe proksime al la landlimo kun Belorusio (en la direkton de Homel). La urbon trairas la rivero Dnepro.

Historio

Kievo / Kijivo estis fondita inter la 5-a kaj la 6-a jarcento.

Geografio

Kievo / Kijivo etendiĝas ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Dnepro, kiu fluas suden tra la urbo, en la direkton de la Nigra Maro. La plej malnova urboparto situas en la dekstra flanko (okcidente de la rivero); dum la 20-a jarcento, la urbo plivastiĝis kaj oni ekloĝis ankaŭ la maldekstran flankon (oriente de la rivero). Parto el tiu lando estas protektita de digoj.

Klimato

La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 621 mm. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 8 °C.

La urbo havas kontinentan klimaton. La plej varmaj monatoj estas junio, julio kaj aŭgusto, kiam la maksimumaj temperaturoj varias inter 13,8 kaj 24,8 °C; la plej malvarmaj monatoj estas decembro, januaro kaj februaro, kiam ili varias inter -4,6 kaj -1,1 °C. Kijivo kaj la ĉirkaŭaj regionoj estas kovritaj de neĝo ĝenerale ekde la mezo de novembro ĝis la fino de marto.

Ekonomio

Ĉirkaŭ 10% de ukraina ekonomio estas en Kijivo.

Vidindaĵoj

La plej fama strato en la urbo nomiĝas Ĥreŝĉatik.

En Kievo estas multe da preĝejoj, monumentoj kaj aliaj vidindaĵoj. La urbo aldone havas 27 muzeojn kaj 25 teatrojn.

Transportado

thumb
Metroo en Kijivo

Urba transporto

En Kijivo oni uzas krom metroo ankaŭ aŭtobusojn, tramojn kaj trolebusojn. Oftaj estas ankaŭ marŝrutkoj.

Metroo

La urbo posedas tri metroajn liniojn, karakterizitaj per la koloroj ruĝa, verda kaj blua. Kvara linio estas konstruata kaj kvina estas jam planita. La metrosistemo entute longas 54,8 kilometrojn, kaj ĝiaj stacioj estas rimarkinde profundaj. Vidu detalan artikolon pri metroo en Kijivo.

Trajna transporto

Ĉefa stacidomo Kyjiv-Pasažyrskyj (Київ-Пасажирський) estas la plej grava stacidomo en Kijivo. De ĝi veturas trajnoj interalie al Moskvo kaj Krimeo. Ne mankas ankaŭ konekto al Berlino kaj Varsovio (unu direkta konekto) aŭ al Bratislavo.

Sporto

La ĉefaj futbalaj teamoj estas Dinamo Kiev, kiu ludas en la stadiono Dinamo Lobanovskij, kaj Arsenal Kiev, origine konata kiel CSKA Kiev, kiu ludas en la stadiono Olimpijskij. Tiu ĉi lasta stadiono gastigis la finan matĉon kadre de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, kiun kunorganizis Ukrainio kaj Pollando: la hispana teamo venkis tiun matĉon kontraŭ la itala.

Alia tre populara sporto en Kijivo estas skermo.

Famuloj

Partneraj rilatoj

La urbo havas amikajn rilatojn inter alie kun

Krome la urboparto Peĥersk aparte havas partnerajn rilatojn kun

Esperanto

En Kijivo estas pluraj esperantaj kluboj: Ek!, Ora Pordego, kaj la Klubo de Volodimir Soroka "Septima".

En Kijivo loĝis, interalie, la esperantistoj Mikaelo Gabrielo kaj Vasilij Devjatnin.

Ekde la 14-a ĝis la 21-a de julio 2011 okazis en Kijivo la 67-a IJK.

Bildgalerio

Eksteraj ligiloj

Mapo de Kijiva metroo

E-kluboj en Kijivo: greke Esperanto-klubo Ek! (ukraine) greke Esperanto-klubo Ora Pordego (Esperante) greke Esperanto-klubo en "KPI" (ukraine)