Kijomizu-dera (Fukuoka)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kijomizu-dera (japane, 清水寺, kio signifas templo de fonta akvotemplo de pura akvo) estas budhisma templo en Mijama, Fukuoka, Japanio. Ĝi estas unu el pluraj japanaj temploj, kiuj nomiĝas Kijomizu-dera. Ĉi tiu en Mijami apartenas al la sekto Tendai. Ĝia honora antaŭnomo estas motojoŝizan (本吉山).

Laŭ legendo, Kijomizu-dera fondiĝis en la epoko Heian; ĝin fondis Saiĉoo, kiu iris al Ĉinio en 804-805, primastris la Tendai-budhismon, kaj revenis al Japanio en 806. Post lia reveno al Japanio, birdo gvidis lin al monto Kijomizu kie li trovis persajn albiziojn. Li tondis ilin kaj kreis paron da statuoj pri la bodisatvo Kannon. Unu li dediĉis por kultado en la kiota Kijomizu-dera, kaj la alian ĉi tie en Mijama.

La ĉefan pordegon (sanmon) konstruis en 1745 Taĉibana Sadanori, reganto de la subregno Janagaŭa. En 1836 oni konstruis tri-etaĝan pagodon, laŭ la ŝablono de la kvin-etaĝa pagodo de la templo Ŝitennoo-ĝi en Osako; la nunan pagodon oni rekonstruis en 1984. Ambaŭ enlistiĝis kiel Guberniaj Kulturaj Propraĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]