Kikerkaĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bovleto da kikerkaĉo
kikerkaĉo kun oleo

Kikerkaĉohumuso, (arabe "حُمُّص", greke "Χούμους") estas kaĉo aŭ saŭco el la Mezoriento surbaze de kikeroj kaj suko de citrono, preskaŭ ĉiam ankaŭ kun sezama pasto. Ofte ĝi estas manĝata en pitabulko aŭ de telero. Sur telero kun kikerkaĉo oni plej ofte verŝas iom da olivoleo. Tia telero krome estas ornamita per iom da petroselo, legomoj kaj/aŭ (saŭco de) akraj kapsikoj.

Kikerkaĉo ankaŭ estas foje servata kiel saŭco al kikerbuloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]